Lingvoj de Senegalo

Senegalo estas multlingva lando – la revuo Ethnologue listas 36 lingvojn.

La franca, kio estas heredaĵo el la kolonia epoko, estas la oficiala lingvo de Senegalo. Krome kelkaj el la senegalaj lingvoj havas la statuson de nacia lingvo: la djola, mandinka, pulaar, serera, soninka kaj volofa. La franca estas ankoraŭ uzata de la reganta elito, kaj estas pli malpli komprenata de ĉirkaŭ 15 %–20 % de viroj kaj de ĉirkaŭ 1 %–2 % de virinoj.

Pri uzado, la volofa estas la plej amplekse parolata lingvo en Senegalo, kiel unua aŭ dua lingvo (80 %). La volofa estas rilata al la fula (pulaar), kiu estas parolata ankaŭ de granda parto de la loĝantaro.

La parolataj lingvoj mandeaj inkludas la soninkan kaj la mandinkan. La djola estas la ĉefa lingvo en la regiono de Casamance.

Forta subteno favore de la franca farita de la du diktatoroj kiuj regis Senegalon ekde ties formala sendependiĝo en 1960 ne kaŭzis malaltiĝon de la analfabetismo, sen paroli pri plialtiĝo[klarigu] de la kono de la angla kaj eĉ la hispana pro eblo migri al pli malpli proksimaj Kanarioj.

Eksteraj ligiloj redakti