Linia skribo A

nemalĉifrita antikva Kreta skribsistemo

La skribo Linia A estas – krom la kreta hieroglifa skribo – unu el la du skribosistemoj de minoa kulturo de Kreto. Ĝi estis uzata de la 17-a ĝis la 15-a jarcentoj a.K. kaj oni povis deĉifri nur ete. El ĝi evoluis la skribo linia skribo B same kiel la kipro-minoa skribo. Ĉar Linia B estas silabskribo, oni supozas, ke ankaŭ Linia A estas same silabskribo.

Pecetoj el tabuletoj kun skribo Linia A (Akrotiri)
Linia-A-teksto sur la interno de taso

La nomo "linia" devenas de la fakto, ke la skribo konsistas el strekoj de konstanta larĝo, ne el kojnoj.

Priskribo redakti

Oni konas ĉ 70. silabsignojn, 100 signojn kun vort-signifo, kiuj estas parte kombinitaj kun silabsignoj tiel ili estas pli bone identigeblaj. Ekzistas ankaŭ diversaj numeraj signoj.

Kvankam la minoa lingvo, en kiu la skribo estis verkita, estas nekonata ĝis nun kaj eĉ ne parencigebla al konataj lingvoj, oni povas diveni la signifon de kelkaj silabaj signoj, pro ilia simileco al linia skribo B.

La granda nombro de la logogramaj signoj ebligas la entenan deĉifron de la ekzistantaj tekstoj. Oni supozas, ke la trovitaj argilaj tabuletoj entenas informojn por la administrado, mastrumado. Plimulto de la tekstoj estas evidente listoj, ĉe kelkaj, kiuj entenas la t.n. trinkaĵ-oferan formulon, temas verŝajne pri dediĉaj enskribaĵoj; longaj tekstoj tute mankas.

Por la skribado sur argilo, la linia skribo kun simboloj estas apenaŭ uzebla. Oni tial supozas, ke oni skribadis ĉefe sur aliaj, ne longrezistaj materialoj kiaj papirusopergameno. La argilaj tabuletoj estis verŝajne notadaj kartoj, kiujn oni konservis nur por mallonga tempo. Ili konserviĝis, ĉar brulkatastrofo konservis ilin.

Literaturo redakti

  • Louis Godart, Jean-Pierre Olivier: Recueil des inscriptions en Linéaire A. (Études Crétoises 21) 5 volumoj. Librairie Orientaliste Paul Geuthner, Paris 1976–1985

Eksteraj ligiloj redakti