Liniilo estas helpilo por la desegnado de linioj, aparte de rektaj linioj (rektilo). En tiu kazo ĝi konsistas el rekta longa tabulo (kutime el ligno, metaloplasto), al kiu kutime aldonatas skalo kun mezuroj de distancoj, en onoj de metro aŭ en coloj (tiu-kaze nomata ankaŭ linimezurilo).

Liniilo longa 30 cm, gradigita je ĉiu millimetro
kolekto da liniiloj

Ankaŭ ekzistas liniiloj por desegnado de kurbaj linioj (diverskurba liniilo[1]), ekzemple por paraboloj.

Specialaj kazoj estas liniiloj, kiuj samtempe ebligas mezuri angulojn (ofte en formo triangula).

Liniiloj estas uzataj aparte en geometrio kaj teknika desegnado, arkitekturo kaj ĝenerale en konstruado, sed ili povas principe esti utiligataj en ĉiu speco de desegna ago kaj interalie estas ĉiutaga helpilo de lernejanoj.

Uzo por helpi en legado redakti

Estante malpeza kaj longforma objekto, la liniilo povas helpi spuri la liniojn de skribaj tekstoj. Ĉi tio estas esenca por praktiki kapablon de legado, kiu estas parto de legopovaj kapabloj.

La uzo de la liniilo povas helpi komencantajn lernantojn en la fruaj stadioj de legado kaj al homoj kun legaj malfacilaĵoj pro diversaj kaŭzoj kiel disleksio, atentmanko kaj malfacila fokuso de vidado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002