Linio Tozaj (Tokjo Metro)

Linio Tozaj (japane 東西線 [Tōzai-sen], angle Tozai line, laŭvorte: orient-okcidenta linio) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. Ĝia nomo signifas, ke tio estas linio de oriento (東) al okcidento (西). La simbola koloro de linio estas blueta (mara) koloro. La emblemo de linio estas latina litero "T" en blueta ringo.

Linio Tozaj

Inter stacioj Niŝi-Kasaj kaj Minami-Sunamaĉi

Inter stacioj Niŝi-Kasaj kaj Minami-Sunamaĉi
Superrigardo
Koloro de linio blueta
Numero de linio 5
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio kaj Gubernio Ĉiba (Japanio)
Komenco Nakano
Fino Niŝi-Funabaŝi
Stacioj 23
Paso de fervojo
Map
Historio
Malfermo 23a de decembro 1964
Teknikaj trajtoj
Longo 30,8 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 100 km/h
vdr

La linio estis planata por malŝargi linion Sobu kaj por fari rektan komunikadon tra la nord-centra parto de Tokio je orient-okcidenta direkto. Nuntempe por tiuj celoj servas ankaŭ Linio Ŝinĝuku pli norde kaj Linio Kejjo (Japana Fervojo) pli sude.

Historio redakti

  • 1962: planado de la linio.

Trafiko redakti

Estas 4 tipoj de trajnoj:

  • Loka trajno (各停 [kakutei]);
  • Naveda rapida trajno (通勤快速 [cūkin kaisoku]) iras labortage;
  • Rapida trajno (快速 [kaisoku]);
  • Rapida trajno de Tojo (東葉快速 [tōjo kaisoku]).

Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 5 min. (inkluzive de rapidaj trajnoj).

La unua trajno (labortago/semajnofino):

La lasta trajno (labortago/semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Tozaj Arkivigite je 2012-10-10 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj redakti

Stacioj lokiĝas en Tokio (ekde T-01 ĝis T-17) kaj en gubernio Ĉiba (ekde T-18 ĝis T-23).

Ĉe la okcidenta fina stacio Nakano (T-01) la linio Tozaj kuniĝas kun linio Ĉuo-Sobu de Japana Fervojo. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis la stacio Mitaka.

Ĉe la orienta fina stacio Niŝi-Funabaŝi (T-23) la linio Tozaj kuniĝas kun linio Tojo. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis la stacio Tojo-Kacutadaj.

Ĉe la stacio Niŝi-Funabaŝi (T-23) la linio Tozaj kuniĝas ankaŭ kun linio Ĉuo-Sobu de Japana Fervojo. Matene kaj vespere ili havas komunajn trajnojn ekde/ĝis stacio Cudanuma.

Estas naveda rapida trajno (NRT) kaj rapida trajno (RT). Rapida trajno haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|". Labortage okcident-direktaj trajnoj preterpasas staciojn, markitajn per "↑".

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) NRT RT Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo
Esperante japane japana prononco inter tute (urbo) gubernio
T-01 Nakano 中野 [Nakano] - 0.0  JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) (komuna trajno ĝis Mitaka)

 JR  Ĉuo (rapida) (Japana Fervojo)

Kvartalo Nakano Tokio
T-02 Oĉiaj 落合 [Oĉiai] 2.0 2.0   Kvartalo Ŝinĝuku
T-03 Takadanobaba 高田馬場 [Takadanobaba] 1.9 3.9  JR  Jamanote (Japana Fervojo)

 西武  Sejbu-Ŝinĝuku (Fervojo Sejbu)

T-04 Ŭaseda 早稲田 [Ŭaseda] 1.7 5.6 En Stacio Ŭaseda (Toden):
Toden-Arakaŭa (tramlinio)
T-05 Kagurazaka 神楽坂 [Kagurazaka] 1.2 6.8  
T-06 Ijdabaŝi 飯田橋 [Iidabaŝi] 1.2 8.0 *  Namboku (Tokjo Metro): N-10

*  Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-13
  Oedo (Toej): E-06
 JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo)

Kvartalo Ĉijoda
T-07 Kudanŝita 九段下 [Kudanŝita] 0.7 8.7 *  Hanzomon (Tokjo Metro): Z-06

  Ŝinĝuku (Toej): S-05

T-08 Takebaŝi 竹橋 [Takebaŝi] 1.0 9.7  
T-09 Otemaĉi 大手町 [Ootemaĉi] 1.0 10.7 *  Marunouĉi (Tokjo Metro): M-18

*  Ĉijoda (Tokjo Metro): C-11
*  Hanzomon (Tokjo Metro): Z-08
  Mita (Toej): I-09

T-10 Nihombaŝi 日本橋 [Nihonbaŝi] 0.8 11.5 *  Ginza (Tokjo Metro): G-11

  Asakusa (Metroo Toej): A-13

Kvartalo Ĉuo
T-11 Kajabaĉo 茅場町 [Kajabaĉō] 0.5 12.0 *  Hibija (Tokjo Metro): H-12
T-12 Monzen-Nakaĉo 門前仲町 [Monzen-Nakaĉō] 1.8 13.8   Oedo (Toej): E-15 Kvartalo Koto
T-13 Kiba 木場 [Kiba] 1.1 14.9  
T-14 Tojoĉo 東陽町 [Tōjōĉō] 0.9 15.8  
T-15 Minami-Sunamaĉi 南砂町 [Minami-Sunamaĉi] 1.2 17.0  
T-16 Niŝi-Kasaj 西葛西 [Niŝi-Kasai] 2.7 19.7   Kvartalo Edogaŭa
T-17 Kasaj 葛西 [Kasai] 1.2 20.9  
T-18 Urajasu 浦安 [Urajasu] 1.9 22.8   Urajasu Ĉiba
T-19 Minami-Gjotoku 南行徳 [Minami-Gjōtoku] 1.2 24.0   Iĉikaŭa
T-20 Gjotoku 行徳 [Gjōtoku] 1.5 25.5  
T-21 Mjoden 妙典 [Mjōden] 1.3 26.8  
T-22 Baraki-Nakajama 原木中山 [Baraki-Nakajama] 2.1 28.9   Funabaŝi
T-23 Niŝi-Funabaŝi 西船橋 [Niŝi-Funabaŝi] 1.9 30.8  東葉  Tojo (aparta linio) (komuna trajno ĝis Tojo-Kacutadaj)

 JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) (matene kaj vespere: komuna trajno ĝis Cudanuma)
 JR  Musaŝino (Japana Fervojo)
 JR  Kejjo (Japana Fervojo)

En Stacio Kejsej-Niŝifuna:

 京成  Linio Kejsej (Elektra Fervojo Kejsej)

Eksteraj ligiloj redakti