Linn estas iama komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 138 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2013 ĝi estas parto de la nova komunumo Bözberg.

Linn
Blazono de Linn
Blazono de Linn
Blazono de Linn
Linn
Linn
Linn
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Komunumo(j) Bözberg
Koordinatoj  47° 28′ 20″ N 8° 7′ 49″ O / 47.47222 °N, 8.13028 °O / 47.47222; 8.13028 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 20″ N 8° 7′ 49″ O / 47.47222 °N, 8.13028 °O / 47.47222; 8.13028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 138
Areo 2,54 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 5224
Mapo de Linn
Mapo de Linn
Situa mapo de la iama komunumo
vdr

Geografio redakti

Linn situas ĉe la suda flanko de altebenaĵo ĉe la transiro de la Falda Ĵuraso al la Tavola Ĵuraso, proksimume unu kaj duonan kilometron sude de Bözberg-Pasejo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,54 km², de kiuj 1,13 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,12 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 720 m s.m. sur la kulmino de la monto Linnerberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 472 m s.m. en la valo Sagenmülital.

Iamaj najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo limis en nordo al Gallenkirch, en nordoriento al Unterbözberg, en oriento al Villnachern, en sudo al Schinznach-Dorf, en okcidento al Zeihen, kaj en nordoriento al Effingen.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka sakvojo, kiu deflankiĝas de la Bözberg-Pasejkulmino.

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Brugg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Linn datiĝas el la jaro 1306 kiel Linne.

 
La tilio de Linn

Dum mezepoko Linn apartenis al la habsburga tribunaldistrikto Bözberg. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto kaj kun ĝi Linn estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.

Dum pestoepedemioj en mezepoko formortis granda parto de la vilaĝa loĝantaro. Por memoro al la mortintoj estis pantita la tilio de Linn, kiu ankaŭ ornamas la komunuman blazonon.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Linn fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Linn

Eksteraj ligiloj redakti