Lintelo estas ankaŭ parto de la nederlanda municipo Aalten.

Lintelo estas arkitektura ero, kiu subtenas muron super malfermaĵo (pordo, fenestro, ...). Lintelo povas esti ŝtona, lignafera trabo, peco, bloko horizontale metita sur fostoj. En diversaj epokoj kaj diversaj areoj oni povis uzi la lintelojn ankaŭ por montri gravuraĵojn, ŝtonĉizaĵojn, bildojn aŭ reklamaĵojn. En Hispanio ekzemple estis tradicia el ĉirkaŭ la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a jarcento gravuri la konstrudaton (en romiaj ciferoj).

Granita mezepoka lintelo de iama pordo, nun super fenestro en Magacela, Hispanio.

Arko povas troviĝi super lintelo por distribui la pezon de la muro sur la fostojn kaj malaltigi la pezon super la lintelo.

Laŭ Francisko Azorín lintelo estas Horizontala supraĵo de aperturo.[1] Li indikas etimologion el la latina limtelluslimitellus, el limes, limitis (limo). Kaj li aldonas la jenajn esprimojn por linteltipoj: unupeca, monolita, pecigita kaj dovelita. Krome li montras en bildo la rilatajn terminojn kun lintelo por la supra parto de la aperturo, sojlo por la malsupra, gambo por la vertikala, spano por la horizontala distanco kaj alto por la vertikala distanco.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
  2. Azorín, samloke.