GNU Linukso-libera (hispane Linux-libre) estas projekto, kiu publikigas kaj konstruadas modifitajn versiojn de la kerno Linukso, al kiuj foriĝis ĉiun programaron, kies fontkodo estas neinkludita, malklarita aŭ mallibera. Tiuj kodpartoj nomiĝas duumaj malliberumoj kaj baze konsistas el integrita programaro (angle firmware) mallibera, disdonita nur duume.

GNU Linukso-libera
Freedo, la oficiala simbolbesto de Linukso-libera

Aŭtoro FSF Latin-Ameriko
Lasta stabila versio 6.8.5-gnu
Programlingvo C, asembla lingvo
Programtipo Kerno
Permesilo GPL
Retejo http://linux-libre.fsfla.org
vdr

La oficiala versio de la kerno Linukso enhavas malliberan programaron, forme de duuma integrita programaro malkun sia fontkodo.[1][2]

Linukso-libera estas subtenata kaj publikigata de la Latin-Amerika Liber-Programara Fondaĵo (FSFLA).

Forigo de nelibera integrita programaro redakti

La forigo de la neliberaj partoj de la kerno Linukso atingiĝas per la uzo de skripto nomita «deblob-main». Ĉi tiu skripto estas inspirita de tiu uzata de gNovaSenso; Jeff Moe malantaŭe modifis ĝin por kovri kelkajn bezonaĵojn por ĝia uzo en la distribuaĵo BLAG.

Estas ankaŭ alia skripto nomita «deblob-check», kiu uziĝas por certigi ĉu fontdosiero, fliko aŭ pakaĵo kernajn, ankoraŭ enhavas fakte aŭ suspektinde malliberan kodon. [3][4][5]

Distribuaĵoj de GNU/Linukso, kiuj uzas Linukson-liberan redakti

La malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso uzas Linukson-liberan kiel kerno:[6]

Krom, la malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso celas inkludi Linukson-liberan kiel sia kerno:[6]

Disponebleco por aliaj distribuaĵoj de GNU/Linukso redakti

La fontkodoj kaj la antaŭkompilitaj pakaĵoj de malsamaj versioj de la purigita kerno, agnoskitaj de la projekto Linukso-libera, disponebliĝas en la respektivaj paĝoj de la diversaj distribuaĵoj aŭ unuopaj programistoj.[6]

Freed-ora estas subprojekto de Linukso-libera, kiu pretigas kaj subtenas pakaĵojn RPM liberaj bazitaj de la kernoj de Fedoro.[7]

Ankaŭ ekzistas antaŭkompilitaj pakaĵoj por Debiano kaj derivitaj distribuaĵoj, kia gNovaSenso kaj Ubuntu.[8][9][10][11][12]

realtime-aj versioj redakti

La liberaj kernoj konstruitaj de Musikso GNU+Linukso, dyne:bolic GNU/Linukso kaj VENENUkso GNU/Linukso propras por esti kompilitaj por labori realtime-e, kio plirendimentigas ilin por plurmedia redakto.[13][14]

Simbolbestoj de Linukso-libera redakti

  • Stux: estis la unua simbolbesto, estas foto de pingveno pura, pendita por ke ĝi sekiĝu post lavado. Fotis ĝin Lewis Laë, kiu permesis al FSFLA uzi ĝin en ĝia TTT-ejo, sed ĝi ne havas liberan permesilon.[15][16]

Fariĝis voko al bildigistoj kaj grafikdesegnistoj, por krei simbolbeston, kiu montru la liberecon ekhavitan per la pingveno. Ĉar Stux, kvankam montriĝas pura, restas enkatenita.[15]

La simbolbestoj, kiuj kreiĝis pro la voko, kaj kiuj montriĝas en la retpaĝaro de la Projekto Linukso-libera estas:

  • Freetz: bildigita de Burnaron, figuras liberan pingvenon, kiu ĵus elduŝejiĝis, per du versioj: rastruma kaj streka.[17][18]
  • Lux: bildigita de Guillaume Pasquet, figuras pingvenon sankte puran, estas pingveno kun anĝelflugiloj kaj sanktaŭreolo, farita baze de Tux, bildigita de Larry Ewing, oficiala simbolbesto de la kerno Linukso defaŭlta. Per du versioj: rastruma kaj vektora.[19]
  • GNU levitanta kaj Lux: estas komponaĵo farita de Alexandre Oliva, de la GNU levitanta, unu el la logotipoj de la projekto GNU, kiu ludas fluton por liberigi al Lux levitiganta ĝin fore de la kaĝo, kie ĝi estis mallibera. Per du versioj: rastruma kaj vektora.[20]
  • Freedo: estas la nuna simbolbesto de la projekto Linukso-libera, estas modifita versio de Freetz, farita de Rubén Rodríguez Pérez. Ekzistas du versioj, la alternativa estas versio grize, por printado, kreita de Fernando.[21][22][23]

Referencoj redakti

  1. Free Software Foundation, Free Software Directory (2008). Linux (BLOB free version). Alirita 1-a de februaro de 2009.
  2. FSFLA (2008). Linux-libre README. Alirita 1-a de februaro de 2009.
  3. Projekto Linukso-libera de FSFLA (2009). How it is done. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  4. Alexandre Oliva (2009). /software/linux-libre/scripts. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  5. Alexandre Oliva (2009). scripts/README. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  6. 6,0 6,1 6,2 Projekto Linukso-libera de FSFLA (2009). Other sources of binaries. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  7. Projekto Freed-ora de Linukso-libera (2009). Linux-libre's Freed-ora project. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  8. Ali Gündüz (2009). FREEDOM SHOPPE Linux-libre Installation Packages. Arkivita el la originalo je 2011-06-26. Alirita 12-a de majo de 2009.
  9. Robert Millan (2009). Linux-libre for Debian Lenny. Alirita 12-a de majo de 2009.
  10. gNovaSenso (2009). gNewSense Official Website: Free as in freedom. Alirita 12-a de majo de 2009.
  11. Fondaĵo VENENUkso (2009). Repositorio de Linux-libre VENENUx GNU/Linux. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  12. Triskelo GNU/Linukso (2009). Trisquel GNU/Linux ¡Va por libre!. Alirita 12-a de majo de 2009.
  13. Musikso GNU+Linukso (2009). Linux-libre realtime Musix. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  14. Jaromil (de dyne:bolic) (2009). hello, dyne:bolic -rt and freeeee. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  15. 15,0 15,1 Projekto Linukso-libera de FSFLA (2009). Linux-libre Artwork. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  16. Lewis Laë (2009). Pingouin. Alirita 30-a de majo de 2009.
  17. Burnaron (2009). Mi logo for linux-libre. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  18. Burnaron (2009). About the logo of linux libre. Alirita 30-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  19. Guillaume Pasquet (2009). Angel penguin in vectorial graphics!. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  20. Alexandre Oliva (2009). artwork: gnu playing flute to free lux. Alirita 12-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  21. Rubén Rodríguez Pérez (2009). Linux-libre Artwork. Alirita 22-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  22. Rubén Rodríguez Pérez (2009). GNU-linux-libre naming the Linux-libre artwork. Alirita 22-a de majo de 2009.[rompita ligilo]
  23. Fernando (2009). GNU-linux-libre naming the Linux-libre artwork. Alirita 22-a de majo de 2009.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti

Pakaĵoj redakti

Distribuaĵoj redakti