Lipót Baranyai [baranjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baranyai Lipót estis hungara juristo, bankisto, membro (direktora en 1940, honora en 1943) de Hungara Scienca Akademio.

Lipót Baranyai
Persona informo
Naskonomo Schiebl Lipót
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1894 (1894-08-07)
en Bilje
Morto 30-an de januaro 1970 (1970-01-30) (75-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bankisto
vdr

Lipót Baranyai [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1894 en Hungario en Béllye (nuntempa Bilje en Kroatio). Li mortis la 30-an de januaro 1970 en Frankfurto ĉe Majno.

Biografio redakti

Lipót Baranyai post lernado li laboris ekde 1912 en distrikta juĝejo, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Li ricevis juran diplomon en 1919 en Universitato de Budapeŝto. Li laboris en la sekva jaro en la ministerio, poste li ricevis diversajn jurajn taskojn en aliaj laborejoj. En 1928 li ricevis postenon en Hungara Nacia Banko, post jaroj li estis ĉefdirektoro kaj prezidento de la banko. Li pensiuiĝis en 1943 kaj tiutempe li sekrete serĉis amikajn anglajn rondojn por konsulti pri la paco. En 1944 Gestapo arestis lin, sed post monatoj li liberiĝis, poste li kaŝiĝis. Li migris al Britio en 1948, kie li laboris en biblioteko. Post jaroj li laboris en Monda Banko, fine ĝismorte en Germana Federacia Banko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A háborús gazdálkodás Európában (1940)
  • A klasszikus kultúra és a mai ember (1941)
  • Magyar ár- és jegybankpolitika (1942)

Fontoj redakti