Lipót Rottenbiller

Lipót Rottenbiller, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Rottenbiller Lipót Károly estis hungara urbestro.

Lipót Rottenbiller
Lipót Rottenbiller (desegnaĵo de Károly Rusz en 1865
Lipót Rottenbiller (desegnaĵo de Károly Rusz en 1865
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de novembro 1806(nun 1806-11-11)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 17-an de novembro 1870
en Hungario Pest (urbo)
Lingvoj hungaragermana
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo urbestro
vdr

Lipót Rottenbiller[1] naskiĝis la 11-an de novembro 1806 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 17-an de novembro 1870 en urbo Pest (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Memortabulo pri Rottenbiller
Litografio pri Rottenbiller fare de Jozefo Marastoni (1861)

Biografio redakti

Lipót Rottenbiller apartenis al germana minoritato de la lando. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, poste en Kalocsa (por lerni hungare), fine en Korpona (por lerni slovake). Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1829, poste li havis juran postenon en sia naskiĝurbo. En 1843 li estis elektita vicurbestro. Li estis partoprenanto de la hungara revolucio de 1848, poste li estis ĉefurbestro. Post fiasko de la revolucio (1849) li estis en prizono. Li liberiĝis en 1850 kaj poste li okupiĝis nur pri propra bieno en Kőbánya. Pro la politika mildiĝo en 1865 li denove estis urbestro, sed post 2 jaroj li malsaniĝis. Li edziĝis en 1835.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

 
Pentraĵo pri Rottenbiller (1844)