Lipari

komunumo de Italio
Tiu ĉi artikolo temas pri la itala komunumo Lipari, sur samnoma insulo de la Mediteraneo. La loknomo ankaŭ uzatas kiel familia nomo, ekzemple de la esperantistino Michela Lipari.

Lipari estas itala komunumo sur la samnoma insulo en la Liparaj insuloj, ankaŭ nomataj Eola arkipelago. Ĝi apartenas al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 12 565 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Santamarina Salina, Leni kaj Malfa.

Lipari
Lipari
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo)38.46666666666714.95Koordinatoj: 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 [+] m
Areo 37 km²
Loĝantaro 12 565 (2023)
Loĝdenso 140 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Alicudi, Filicudi, Panarea, Stromboli, Vulcano, Canneto, Acquacalda, Quattropani kaj Pianoconte
Najbaraj komunumoj Santamarina Salina, Leni kaj Malfa
Patrono sankta Bartolomeo
Festa tago 24-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj liparesiliparoti
Poŝtkodo 98055
Imposta kodo E606
Kodo laŭ ISTAT 083041
Telefona prefikso 090
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Geologio redakti

La insulo estiĝis per vulkana aktiveco. Laŭ sedimentoj kaj Karbono 14-esploroj oni supozas kvar gravajn erupciojn ĉ. 20, 13 kaj 9 jarmilojn a.K. kaj lastan en la 5-a jarcento p.K., kiam Romiaj vilaĝoj sur la insulo estis kovritaj per vulkana pumiko. Hodiaŭ oni konsideras la vulkanojn neaktivaj, kvankam ili ofte montras fumarolon.

Geografio redakti

La insulo Panareo (itale, Isola di Panarea) estas la dua plej malgranda insulo (post Basiluzzo) el la ok Liparaj insuloj, sistemo de vulkana insuloj norde de Sicilio. Ĝi apartenas al la komunumo Lipari.

Historio redakti

Kiel rezulto de la vulkaneco Lipari estas riĉa je obsidianoj kaj pumiko, materialoj tre taŭgaj por fari akrajn kaj tamen stabilajn tranĉilojn.

En Lipari troviĝas pluraj nekropoloj kiuj atestas longan historion eble ĝis la jaro 5.000 a.K.

Hodiaŭ redakti

Hodiaŭ la urbo vivas grandparte de turismo kaj pumiko. La tuta arkipelago estis agnoskita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 2000.

 
fiŝistaj boatoj en la haveno de la samnoma loĝloko Lipari sur la insulo

Eksteraj ligiloj redakti


Ŝablono:Bobliotekoj