Lipica estas parto de vilaĝo Sežana en Slovenio, proksime al la itala limo (la nomo estas Lipizza en la itala), kiel ĉefa turisma centro de la regiono Kras. Ĝi estas fama pro origino de la Lipica ĉevalo, kiu estas ĉiujara tirbesto dum la naskiĝfesto de la brita reĝino. En Lipica staras la naskiĝĉevalejo de la Lipica ĉevalo. 400 ĉevaloj loĝas surloke. La virĉevaloj staras ĉiu en sia propra bokso kaj la ĉevalinoj kaj ĉevalidoj komune vivas ekstere sur grandaj herbejoj.