Lipová-lázně (en traduko Lipová-banloko) estas montara vilaĝo en Ĉeĥio situanta sur limoj inter montaroj Riĥleba montaro kaj Hrubý Jeseník. Administre la vilaĝo estas almembrigita sub Regiono Olomouc, distrikto Jeseník, historie ĝi apartenas en la teritorion de Silezio, dum kio okcidenta limo de la katastro kreas limon inter Moravio kaj Ĉeĥa Silezio. Okcidente en punkto nomata Smrk-hraničník la vilaĝo tuŝas la ŝtatlimon kun Pollando. Vivas ĉi tie 2 112 loĝantoj (2023).

Lipová-lázně
germane Bad Lindewiese
municipo
Lipová-lázně - ĉefŝoseo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lipová-lázně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Transporto Fervojlinio 295
Konata loko Banloko Dolní Lipová
Kavernoj Kaverno Na Pomezí
Rivero Staříč
Situo Lipová-lázně
 - alteco 498 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 42″ N 17° 08′ 28″ O / 50.22833 °N, 17.14111 °O / 50.22833; 17.14111 (mapo)
Areo 44,37 km² (4 437 ha)
Loĝantaro 2 112 (2023)
Denseco 47,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 61 ĝis 790 63
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 540030
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipová-lázně
Retpaĝo: www.lipova-lazne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skorošice, Bělá pod Pradědem, Vápenná, Česká Ves, Ostružná kaj Jeseník.

Situo redakti

La vilaĝo konsistas el du katastraj teritorioj de iamaj memstaraj vilaĝoj Dolní Lipová kaj Horní Lipová. Pli antaŭe ol okazis kunigo de ambaŭ vilaĝoj, apartenis sub Horní Lipová ankaŭ montara vilaĝo Ramzová. Al Dolní Lipová apartenas ankoraŭ vilaĝo Bobrovník. Pro sia situo ĝi estas ideala loko por la tutjara refreŝigado. Interesaĵo estas, ke sur la limo de la katastro kun najbara vilaĝo Ostružná kondukas eŭropa disfluejo kreanta limon inter marregionoj de Nigra maro (riverregiono de Danubo) kaj Balta maro (riverregiono de Odro). La tuta Lipová do falas en la riverregionon de Odro. La tuta teritorio de la vilaĝo estas montarriĉa kaj ĝi estas karakteriza per larĝaj montodorsoj kun abruptaj deklivoj kaj profundaj valoj. La montartereno estas tre riĉa je diversaj pli malgrandaj kaj pli grandaj rokformacioj. Kiel evidentas el la nomo, ankaŭ tiu ĉi vilaĝo proponas banlokajn servojn en banlokoj fondita de Johann Schroth en la jaro 1829 en parto Dolní Lipová. Temas pri klimata banloko kun tutjara trafiko, kiu specialiĝas por kuracado de kronikaj neinfektaj haŭtmalsanoj, malsaniĝo de glandoj kun la interna sekreciado kaj metabolismaj difektoj. Kuracado de obezeco, nuntempe realigata laŭ la plej novaj ekkonoj de moderna medicino, restis tradicia indikaĵo de la banloko.

Historio redakti

 
Banloko Dolní Lipová

Historio de Dolní Lipová redakti

La unua mencio pri vilaĝo Dolní Lipová estas el la jaro 1290. Ĉi tie la vilaĝo estas indikata sub nomo Lynda kaj tiu ĉi nomo estis verŝajne derivita de vorto "lípa" (tilio), kiu ĉi tie abunde troviĝis. La dua skribinformo devenas nur el la jaro 1372, kie ĝi estas indikata kiel Lynda prope Freyenwalde. Plua mencio pri Dolní Lipová estas ela la jaro 1420 kaj poste dum preskaŭ 150 jaroj Lipová ne estas en fontoj indikata. Ekde la jaro 1547, vroclava episkopujo transprenis jeseníkan sinjorujon, oni komencis kun minado de ligno. Tio alkondukis novajn loĝantojn kaj la vilaĝo tiel disvastiĝis. Pli poste la vilaĝon ne trafis nek tiel tridekjara milito kiel procesoj kun onidiraj sorĉistinoj, inscenigataj en la jaro 1622 - 1684. En duono de la 17-a jarcento Dolní Lipová fariĝis post la proksima Česká Ves la dua plej granda en regiono de Jeseník. La 10-an de majo 1787 estis metita fundamenta ŝtono de nova preĝejo, kiun antaŭis malgranda kapelo menciita jam enla jaro 1625. En la 18-a kaj precipe en la 19-a jarcento Dolní Lipová estis konata pro siaj lignoskulptistoj. La 1-an de septembro 1779 vizitis la vilaĝon imperiestro Jozefo la 2-a, iam li estis revenanta el inspeta vojaĝo de limregionaj regionoj de tiama aŭstria parto de Silezio. En 1837 estis komencita kuracado en la loka banloko fondita de naturkuracanto Johann Schroth. La 1-an de septembro 1947 estis en Dolní Lipová establita metilernejo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 594
18803 864
18904 131
19004 326
19104 559
19214 203
JaroLoĝantoj
19304 844
19502 569
19612 706
19702 389
19802 408
19912 497
JaroLoĝantoj
20012 542
20142 338
20162 237
20172 219
20182 187
20192 173
JaroLoĝantoj
20202 118
20211 968
20222 067
20232 112

Turismo redakti

La vilaĝo proponas neelĉerpeblan kvanton de loĝigaj objektoj de aŭtokampadejo, tra kabanoj kaj privataj loĝejoj ĝis hoteloj. La refreŝigadon agrabligos kvanto da restoracioj. En la vilaĝo estas skihaŭliloj kun artefarita neĝigado kaj vespera lumigo, reguligitaj kurvojoj kaj por somera periodo poste idealaj turismaj kaj ciklovojoj.

Memorindaĵoj redakti

Signifaj memorindaĵoj estas Monumento por viktimoj de Frývaldova striko, Gastigejo Na rychtě (malfrue baroka konstruaĵo), Tombo de Rudolf Hauke kun monumento. Pluaj signifaj objektoj estas Preĝejo de sankta Venceslao, Tombo de Johann Schroth, la ŝtonemblemo en Horní Lipová kaj la komplekso de banlokaj konstruaĵoj konstruitaj en la 19-a jarcento. Sub la katastron de la vilaĝo apartenas ankaŭ naturrezervejoj kaj nacia natura memorigaĵo Kaverno Na Pomezí.

Vidu ankaŭ redakti