Liptov estas regiono de Slovakio (dum la hungara dominado Liptó). Ĝi situas en nordmeza Slovakio.

Liptov
Regiono
areo [+]

LandoSlovakio

- koordinatoj49° 4′ 50″ N, 19° 37′ 20″ O (mapo)49.080619.6222Koordinatoj: 49° 4′ 50″ N, 19° 37′ 20″ O (mapo)
Plej alta punktoKriváň
- alteco2 495 m n.m.
Plej malalta punktosurfaco de rivero Váh
- malalteco430 m n.m.

Areo2 000 km² (200 000 ha) +


Liptov (Slovakio)
Liptov (Slovakio)
DEC
Liptov
Liptov

Map
Liptov
Vikimedia Komunejo:  Liptov [+]
vdr

Nomo de la regiono redakti

Geografio redakti

Aero: pli ol 2 000 km² La plej alta punkto: 2495 m s.m. (KriváňAltaj Tatroj) La plej malalta punkto: 430 m s.m. (surfaco de la rivero Váh ĉe la vilaĝo Kraľovany) Nombro de la loĝantaro: proksimume 140 000 homoj[kiam?]

Historio redakti

La teritorio estis loĝigita jam de praepoko, kion dokumentas trovaĵoj de neolitika deveno (antaŭ 6 000 jaroj). Pli grava loĝloko devenas el pli juna bronzepoko (1 000 jaroj a.n.e.), al la plej valoraj trovaĵoj apartenas bronzaj glavoj tiel nomataj de liptova tipo. Gravan historian ĉapitron de Liptov-regiono kreis Keltoj. Atesto pri konstanta priloĝado estas malfrua enterigejo el pli juna epoko de barilejoj (j. 950 – 1200) en la civito Liptovský Michal.

Unuafoje oni mencias pri Liptov – regiono en la jaro 1231 dum regado de hungara reĝo Andreo la 2-a. Riĉan historion dokumentas ankaŭ trovaĵoj en la kasteloj Likava, Liptova kastelo kaj en kastelo Liptovský Hrádok. Teritorio de Liptov-regiono fariĝis konstanta parto de Hungario en duono de la 12-a jarcento. Memstara departemento ekestis en dua triono de la 13-a jarcento. Sidejo de la departemento post malapero de Liptova malnova kastelo ŝanĝiĝis, unue ĝi estis Liptovská Mara, poste Partizánska Ľupča kaj de la jaro 1677 Liptovský Mikuláš.

En Liptov-regiono vivis ankaŭ konata slovaka rabisto Juraj Jánošík, kiun oni kaptis en la jaro 1713 en Valaská Dubová.

Neforgesebla konsistaĵo de Liptova historia evoluo estas minista profesio. En la 13-a jarcento dum germana koloniigo aperis ministaj domgrupoj en valo de Boca -rivereto, kie oni elminigis oron, arĝenton, kupron kaj feron. El tempo de superliptova minista aktivado en 19-a jarcento estis konservita pesilejo kaj sonorilejo en Maša ĉe Liptovský Hrádok. En malsupra Liptov minista profesio disvolviĝis precipe en vilaĝlimo de la civito Nemecká (Partizánska) Lupča. En domgrupo Magurka ĝis hodiaŭ konserviĝis restaĵoj de galerioj kaj ministaj vojoj.

Krom minista historio estas Liptov-regiono konata ankaŭ per siaj masonistoj; oni diras, ke Peŝton (parton de Budapeŝto) konstruis liptovaj masonistoj. Kolektojn de tradiciaj masonitaj domoj ni povas vidi en Hybe kaj aliaj masonistaj civitoj. En pasinteco loĝantoj de Liptov-regiono okupiĝis ĉefe per kultivado de grejnoj, terpomoj, kanabo kaj lino, influe de kolonizo laŭ valaĥa rajto de la 13-a jarcento estis disvastigita ankaŭ bredado de ŝafoj. Produktado de laktaĵoj el ŝaflakto, belartaj laboroj de paŝtistoj aparte influis popolan kulturon de la regiono. Liptova acida ŝaffromaĝo estas la plej bona en Slovakio kaj oni ĝin eksportas en Amerikon.

Loĝantaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Panoramo de la vintra Liptov kun Partizánska Ľupča