Liropianego estas unu el la antaŭantoj de la moderna piano. Ĝi havas kordojn starantajn vertikale al la klavaro, kiel oni konas tion de pianeto, supre tamen ĝi ne estas fermita per horizontala supraplato, sed fariĝas pli longa al la baskampo, same kiel pianego.

Liropianego; konstruita en 1820

Nur post inventado de la kruciĝa kordaranĝo (vd. Historio de piano), je kiu la paskordoj ne plu staras rekte, sed dekstrenklinataj, oni povis rezigni la plialtigon en la baskampo kaj venis al la konstruformo de pianeto.

Eksteraj ligiloj redakti