Listo de balotantaro

Listo de balotantaro estas listo kun ĉiuj nomoj de la personoj de balota distrikto, kiuj rajtas voĉdoni.

Subskriba listo estas, en Francio, kopio de la listo de balotantaro. Ĝi ebligas kontrolon de la balotantoj. Post voĉdonado, la balotinto mem subskribas la subskriban liston, por limigi la riskojn de balota fraŭdo

La listo de balotantaro, same kiel la balotkarto, estas elementoj de la balota proceduro de ŝtato, celanta kontraŭstari riskojn de balota fraŭdo. La celo de la listo de balotantaro estas kontroli, antaŭ la baloto, ke tiuj kiuj partoprenas rajtas partopreni kaj garantii per uzo de balotaj dosieroj, ke ne eblas registri sin en pluraj lokoj por malhelpi balotanton, kiu deziras voĉdoni plurfoje.

La rajto kontesti la enhavon de la listo de balotantaro antaŭ kompetentaj tribunaloj certigas al la balotantoj kaj al la partioj ke ĉiuj balotantoj kapablas baloti, kaj ke la personoj, kiuj ne rajtas, ne povas baloti.

Situacio en diversaj landoj redakti

Belgio

Sur la listo de balotantaro estas la belgoj kiuj estas registritaj en la registrolibroj pri enloĝantaro de la municipo antaŭ la unua tago de la dua monato antaŭ la balotdato (laŭ la balota regularo, "la 80-a tago antaŭ tiu de la baloto"), la landanoj kiuj, je la dato de la baloto, estos almenaŭ 18-jaraj kaj kiuj, je la dato de la baloto, ne estos senigitaj ja balotrajto pro artikoloj 6 kaj 7 de la balota regularo[1]. La eksterlandaj nacianoj rajtas registri sin sur la listo de balotantaro en Belgio, ili devas, antaŭ la fermdato de la listoj, klare esprimi sian volon baloti por la municipaj balotoj (ĉiuj eksterlandaj nacianoj, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la leĝo) kaj por la baloto por la eŭropa parlamento (eksterlandaj nacianoj de eŭropa unio). Konsento kiel balotanto restas valida okaze de nova baloto (escepte de skriba rezigno) kaj kaze de hejmŝanĝo en Belgio[2].

Francio
vidi Francaj balotaj proceduroj

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La balota regularo (ĝis la 1-a de aprilo 2009) Arkivigite je 2009-05-20 per la retarkivo Wayback Machine, Sub-TTT-ejop pri balotoj sur la oficiala TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
  2. Sub-TTT-ejo pri balotoj sur la oficiala TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj

Vidu ankaŭ redakti