Listo de dancistoj

Listartikolo en Vikipedio

Jen listo de elektitaj dancistoj laŭ ĝenroj:

Baleto redakti

Alicia Alonso (naskiĝis en 1920), kuba baletistino, baleta direktorino kaj koreografino
George Balanchine (1904–1983), rusia-usona baletisto kaj koreografo
Nicholas Beriosoff (1906-1996), rusa-svisa baleta koreografo
Svetlana Beriosova (1932-1989), rusa-brita baletistino
Johanna Bodor (naskiĝis en 1965), hungara baletistino kaj koreografino
Cyd Charisse (1921–2008), usona baletistino kaj frapdancistino
Willy Dirtl (naskiĝis en 1931), aŭstra baletisto kaj koreografo
Michel Fokine (1880–1942), rusia baletisto kaj koreografo
Jin Xing (金星, naskiĝis en 1967), ĉina baletdancisto kaj baleta direktoro
Jolán Foltin (naskiĝis en 1943), hungara baletisto kaj koreografo
Emina Kamberović (naskiĝis en 1945), bosna baletistino kaj baletprofesorino
Tímea Kovács (naskiĝis en 1990), hungara baletistino vivanta en Rumanio
Gabriella Lázár (1890-1954), hungara baletistino
Annamária Lengyel (naskiĝis en 1931), hungara baletistino vivanta en Rumanio
József Ligeti (naskiĝis en 1897-1985), hungara baletisto kaj reĝisoro vivinta plejparte en Rumanio
Jean-Baptiste Lully (1632–1687), franca komponisto kaj baleta koreografo de kortumaj dancoj
Moira Shearer (1926–2006), angla baletistino kaj aktorino
Lajos Szöllősy Szabó (1803-1882), hungara baletisto kaj koreografo
Róza Szöllősy (1841-1875), hungara baletistino
Ferenc Valkay (naskiĝis en 1940), hungara baletisto kaj koreografo vivanta en Rumanio
Zoltán Zsuráfszky (naskiĝis en 1956), hungara baletisto kaj koreografo

Moderna danco redakti

Alvin Ailey (1931-1989), afrik-usona koreografo
Amagatsu Ushio (naskiĝis en 1949), japana koreografo de la danca ĝenro butoo
Isadora Duncan (1877–1927), usona dancistino, koreografino, pioniro de ekspresionisma danco

Folklora danco redakti

Ferenc Fülöp (1903-1986), hungara popoldancisto
Árpád Könczei (naskiĝis en 1959), hungara komponisto kaj koreografo precipe de popolaj dancoj
Ernő Pesovár (1926-2008), hungara popoldancisto kaj koreografo de popolaj dancoj
Miklós Rábai (1921-1974), hungara koreografo de popolaj dancoj
Sándor Román (naskiĝis en 1965), hungara dancisto kaj koreografo de popolaj dancoj
Sándor Tímár (naskiĝis en 1930), hungara dancisto kaj koreografo de popolaj dancoj

Flamenko redakti

Carmen Amaya (1913–1963), hispana Flamenko-dancistino

Diversaj redakti

Paula Abdul (naskiĝis en 1962), usona koreografino kaj popkantistino
Fred Astaire (1899–1987), usona frapdancisto
Jane Avril (1868–1943), franca Cancan-dancistino
Josephine Baker (1906–1975), usona sceneja dancistino
James Brown (1933-2006), usona kantisto kaj rompdancisto
Nina Burri (naskiĝis en 1987), svisa dancistino kaj tordistino
Vernon kaj Irene Castle (1887-1918, 1893-1969), estas paro de britaj balsalonaj dancistoj
Michael Flatley (naskiĝis en 1958), usona dancisto, koreografo kaj produktisto de irlanda frapa dancado
La Goulue (1866–1929), franca Cancan-dancistino
Mata Hari (1876–1917), niederlanda sceneja dancistino kaj spionino por Nazia Germanio
Michael Jackson (1958-1909), usona popkantisto kaj dancisto
Dia Luca (1912-1975), rumania-aŭstria koreografino kaj dancinstruistino
Guggi Löwinger (naskiĝis en 1939), aŭstra sceneja dancistino kaj kantistino
Gene Kelly (1912–1996), usona frapdancisto kaj aktoro
Oskar Karlweis (1894-1956), aŭstra aktoro kaj sceneja dancisto
Marcelle Lender (1862-1926), franca Cancan-dancistino
Lola Montez (1821–1861), irlanda sceneja dancistino kaj amatino de la reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario
Cléo de Mérode (1875-1966), franca dancistino dum Belle Époque
Liane de Pougy (1869-1950), franca Cancan-dancistino
Ginger Rogers (1911 - 1995), usona frapdancistino
Marika Rökk (1913–2004), germania sceneja dancistino
Jolin Tsai (蔡依林, naskiĝis en 1980), tajvana mandopopmuzika kantistino kaj dancistino.

Por listigo laŭ landoj vidu la subkategoriojn de la vikipedia kategorio pri dancistoj.

Eksteraj ligiloj redakti