Listo de teŝinaj princoj

Listartikolo en Vikipedio

La Teŝina princlando estiĝis en la jaro 1290 per divido de Teŝina-Aŭŝvica-Ratibora princlando (1281-1290). La princlando estis ĝis la jaro 1653 sub piasta regado, poste ĝi fariĝis inter la jaroj 1653-1722 senpera princlando, ĝis kiam Karolo la 4-a donis ĝin kiel feŭdo de lorena dinastio. Sed la princlando denove venis en la habsburgajn (respektive habsburgo-lorenajn) manojn pro morto de imperiestro Francisko la 1-a Stefano en la jaro 1765. La princlando pereis en la jaro 1918 per estiĝo de Ĉeĥoslovaka respubliko.

Blazono de teŝina princlando.

Piastoj (12901653) redakti

# Nomo Portreto Naskiĝo Morto Regado Notoj
1. Mieszko la 1-a Teŝina   1252/56 1314/15 12901314/15 Filo de Vladislao la 1-a Opola. Inter la jaroj 1281/82–1290 li regis kun sia frato Přemysl Ratiborza al unuigita teŝina, oświęcima kaj ratiborza senjorujoj.
2. Kazimiro la 1-a Teŝina   inter 1280-90 1358[1] 1314/151358 Filo de Mieszko la 1-a. Ankaŭ princo siewierza kaj bitoma.
3. Přemysl la 1-a Noszak   inter 1332-36 23-a de majo 1410[2] 13581407[3][4] Filo de Kazimiro la 1-a. Ankaŭ princo siewierza, bitoma, strzeleca, toŝeca, oleŝna, regento oświęcima.
4. Boleslao la 1-a Teŝina   post 1363 6-a de majo 1431 14071431 Filo de Přemysl la 1-a Ankaŭ princo siewierza, bitoma, regento oświęcima, strzeleca kaj toŝeca.
- Eufemie Mazovia   1395/98 17-a de septembro 1447 14311447 Edzino de Boleslao la 1-a. Ŝi plenumis regentan regadon anstataŭ siaj neplenkreskaj filoj.
5. Venceslao la 1-a Teŝina   inter 1413-16 1474 14311468 Filo de Boleslao la 1-a. Kunreganto de Teŝinio ĝis la jaro 1442, kiam li akiris teŝinan parton de la teŝina princlando. Ankaŭ kunprinco siewierza, bitoma, stinavia kaj glogova.
5. Boleslao la 2-a Teŝina   ĉirkaŭ 1428 4-a de oktobro 1452 14311442 Filo de Boleslao la 1-a. Kunreganto de Teŝinio ĝis la jaro 1442, kiam li akiris duonon de Bielsko kaj Fryštát. Ankaŭ kunprinco siewierza, bitoma, stinavia kaj glogova.
5. Vladislao Teŝinia-Glogovia   ĉirkaŭ 1420 1460 14311442 Filo de Boleslao la 1-a. Kunreganto de Teŝinio ĝis la jaro 1442, kiam li akiris duonon de Glogovo kaj Stinavio. Ankaŭ kunprinco siewierza, bitoma, stinavia kaj glogova.
5. Přemysl la 2-a Teŝina   ĉirkaŭ 1420 18-a de marto 1477 14311477 Filo de Boleslao la 1-a. Kunreganto de Teŝinio ĝis la jaro 1442, kiam li akiris duonon de Bielsko kaj Skoczow. Ankaŭ kunprinco siewierza, bitoma, stinavia kaj glogova. Post morto de frato Vladislao li regis al lia duono de Glogovo kaj Stinavio. Interla jaroj 1460-1477 kunreganto de Kazimiro la 2-a.
6. Kazimiro la 2-a Teŝina   proksimume 1449 13-a de decembro 1528 14521528 Filo de Boleslao la 2-a. Ĝis la jaro 1460 nur formale, ekde tiu ĉi jaro komune kun onklo Přemysl la 2-a, ekde la jaro 1477 memstare.
7. Venceslao la 2-a Teŝina   17-a de novembro 1524 15181524 Filo kaj kunreganto de Kazimiro la 2-a.
- Jan z Pernštejna   14-a de novembro 1487 8-a de septembro 1548 15281545 Regento de neplenkreska Venceslao la 3-a Adamo. Ĝis la jaro 1539 kun Anna Brandenburga-Ansbaĥa.
- Anna Brandenburga-Ansbaĥa   5-a de majo 1487 7-a de februaro 1539 15281539 Edzino de Venceslao la 2-a. Regentino komune kun Jan z Pernštejna.
8. Venveslao la 3-a Adamo Teŝina   decembro de 1524 4-a de novembro 1579 15281579 Filo de Venceslao la 2-a. En la jaro 1545 li transprenis la regadon super la princlando.
9. Frederiko Kazimiro Fryštata   1541/42 4-a de majo 1571 15601571 Filo kaj kunreganto de Venceslao la 3-a Adamo. Li regis en Fryštát kaj Skoczow, pli poste ankaŭ en Bielsko.
- Katerina Sidonie   ĉirkaŭ 1550 1594 15791594 Dua edzino de Venceslao la 3-a Adamo. Regentino anstataŭ sia filo Adamo Venceslao.
10. Adamo Venceslao Teŝina   12-a de decembro 1574 13-a de julio 1617 15791617 Filo de Venceslao la 3-a Adamo.
- Karolo Habsburga 7-a de aŭgusto 1590 28-a de decembro 1624 16171624 Vroclava episkopo, nisa princo kaj grandmajstro de Ordeno de germanaj kavaliroj. Regento anstataŭ Frederiko Vilemo.
11. Frederiko Vilemo Teŝina   9-a de novembro 1601 19-a de aŭgusto 1625 16171625 Filo de Adamo Venceslao. Lasta vira ano de piasta teŝina branĉo.
12. Elizabeto Lukrecia Teŝina   1-a de junio 1599 19-a de majo 1653 16251653 Fratino de Frederiko Vilemo. Lasta piasto sur teŝina trono.

Habsburgoj (16531722) redakti

# Nomo Portreto Naskiĝo Morto Regado Notoj
13. Ferdinando la 4-a   8-a de septembro 1633 9-a de julio 1654 16531654 Princo teŝina el titolo de ĉeĥa reĝo.
14. Ferdinando la 3-a   13-a de julio 1608 2-a de aprilo 1657 16541657 Princo teŝina el titolo de ĉeĥa reĝo. Duanfojon sur ĉeĥa trono.
15. Leopoldo la 1-a   9-a de julio 1640 5-a de majo 1705 16571705 Princo teŝina el titolo de ĉeĥa reĝo.
16. Jozefo la 1-a   26-a de julio 1678 17-a de aprilo 1711 17051711 Princo teŝina el titolo de ĉeĥa reĝo.
17. Karolo la 6-a   1-a de oktobro 1685 20-a de oktobro 1740 17111722 Princo teŝina el titolo de ĉeĥa reĝo.

Loreno (17221765) redakti

# Nomo Portreto Naskiĝo Morto Regado Notoj
18. Leopoldo Jozefo (Loreno)   11-a de septembro 1679 27-a de marto 1729 17221729 Ankaŭ duko de Loreno.
19. Francisko Stefano de Loreno   8-a de decembro 1708 18-a de aŭgusto 1765 17291765 Ankaŭ imperiestro romia.

Habsburgo-Loreno (17651918) redakti

# Nomo Portreto Naskiĝo Morto Regado Notoj
20. Jozefo la 2-a   13-a de marto 1741 20-a de februaro 1790 17651766 Ankaŭ romia imperiestro, reĝo ĉeĥa kaj hungara.
21. Maria Kristina de Habsburgo-Loreno   13-a de majo 1742 24-a de junio 1798 17661798 Fratino de Jozefo la 2-a. Ŝi regis komune kun sia edzo Alberto Kazimiro de Saksio-Teŝino.
21. Alberto Kazimiro de Saksio-Teŝino   11-a de julio 1738 10-a de februaro 1822 17661822 Edzo kaj kunreganto de Maria Kristina.
22. Karlo Ludoviko de Aŭstrio-Teŝino   5-a de septembro 1771 30-a de aprilo 1847 18221847 Filo de Alberto Kazimiro kaj Maria Kristina.
23. Albreĥto Frederiko de Aŭstrio-Teŝino   3-a de aŭgusto 1817 2-a de februaro 1895 18471895 Filo de Karolo Ludoviko.
24. Frederiko de Aŭstrio-Teŝino   4-a de junio 1856 30-a de decembro 1936 18951918 Lasta teŝina princo. Filo de arkiduko Karolo Ferdinando.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Seznam těšínských knížat en la ĉeĥa Vikipedio.

  1. BORÁK, Měčislav; GAWRECKI, Jan. Nástin dějin Těšínska. Ostrava : Advertis, 1992. 263 p. p. 21
  2. FUKALA, Radek. Slezsko. Neznámá země Koruny české. Knížecí a stavovské Slezsko do roku 1740. České Budějovice : Veduta, 2007. 344 s. ISBN 978-80-86829-23-4. p. 108
  3. FUKALA, Radek. Slezsko. Neznámá země Koruny české. Knížecí a stavovské Slezsko do roku 1740. České Budějovice : Veduta, 2007. 344 s. ISBN 978-80-86829-23-4. p. 107.
  4. BORÁK, Měčislav; GAWRECKI, Jan. Nástin dějin Těšínska. Ostrava : Advertis, 1992. 263 p. p. 21