Literatura temo, en literaturo, estas temo aŭ afero komuna jam antaŭekzistanta (pro ripetata uzado) kiun uzas, kiel resurso aŭ teksto, la verkistoj kaj ĉefe la poetoj. Estas serio de temaj konstantoj kiuj ripetiĝis laŭlonge de la historio de literaturo kaj kiuj, en la kazo de la okcidenta literaturo devenas, plejparte, de la klasika kulturo (grekolatina) aŭ de la biblia tradicio. Multaj el tiuj temoj restiĝis ekde la antikveco ĝis la aktualo.

Latinaj esprimoj redakti

Por akiri la daŭrigon de tiu temaro efikis ties redukto al la latinaj esprimoj kiuj enhavas ilin, pro ties koncizeco kaj forto (kion oni konas kiel "lapidaraj frazoj" aŭ dignaj estis ĉizitaj en ŝtono), kaj samtempe indikas la aŭtorojn kiuj stampis ilin kaj kiuj imitis ilin poste.

  • Ubi sunt? (Kie ili estas?, kio iĝis el ili?): Estas veo, la retorika demando de tiuj momentoj, lokoj aŭ personoj kiuj restis kaŝite pro la tempopaŝo kaj el kio restas nur la memoro. Konata uzado estis tiu de la Coplas por la muerte de su padre (Koploj pro la morto de sia patro) de Jorge Manrique kaj iamaniere konektiĝas kun la biblia temo de La perdita paradizo, formulo kiu restis fiksa en la titolo de la poemo de John Milton. Marcel Proust ripetis ĝin aserte, ke ne estas paradizoj sed tiuj perditaj, kion poste uzis Llorenç Villalonga.
  • Magister dixit (La majstro diris): Dum la Mezepoko la verkitaj opinioj ne estis respektataj pro iliaj veroj, sed pro la gravo kaj prestiĝo de kiu verkis ilin. Kiel dogmoj, oni ne diskutas kion diris la grandaj aŭtoroj, ĉar oni ne havis kritikan senton. La kritika kapablo aperis en la Renesanco, kiam la antaŭeniro ĉe la presarto ĝeneraligis la legadon kaj pligrandigis la produktadon de libroj, kaj pligrandiĝas la kvanto de kontraŭdiroj kaj diverĝaj opinioj.
  • Homo viator (Survoja homo): Oni konsideras la vivon kiel vojo, longa veturado per kio la hombo, pilgrimo, ŝanĝiĝas kaj puriĝas, konvertinte sin en persono pli saĝa kaj matura, dum spertas la vivajn malfacilaĵojn.
  • Locus amoenus (Distra loko): Oni prezentas la idealigon de paradiza, ideala loko, kie la homo eniras en harmonion kun ĉiu elemento de la naturo (Fray Luis de León: De la monto surdeklive,/ plantita de mia mano mi havas horton/ kiu, primtempe,/ de belaj floroj kovrita... )
  • Tempus fugit (La tempo flugas, aŭ fuĝas): La tempo estas malprenebla, ne povas halti nek retroiri. La esprimo invitas al profito de la tempo (simile al carpe diem). Estas moto tre uzata en ornamo de horloĝoj.
  • Odi profanum vulgus (Mi malamas la nesciantan popolaĉon): originale de Horacio montras la elitisman malestimon de kiuj ne aprezas la belon de la poezio. Similas al la esprimo "oni ne faris la mielon por la buŝo de la azeno".
  • Carpe diem (Rikoltu ĉiun tagon): Ĝuu kaj profitu la momenton. Tre uzata ĉefe dum la Renesanco, indikas, ke oni devas profiti ĉiun momenton de la vivo.

Universalaj temoj redakti

Kvankam ĉiu ajn klasigo estus reduktista, la literatura temaro povas esti algrupigita laŭ teme en kelkaj universalaj temoj. Ekzemple multfoje oni konsideras kiel la plej universalaj temoj tiujn de vivo, morto, amo, kiel ekzemple en la poemo "Tri vundoj" de la hispana poeto Miguel Hernández.

Amo redakti

  • Religio Amoris: La virino estas supera estaĵo de dia radiko kaj la viro devas profesii la fidon kaj komencis vojon de perfektigo ŝiaserve.
  • Amo post la morto: Formulo de esprimo de la forto de amo. Estis pritraktita de multaj barokaj aŭtoroj.
  • Plendoj de enamiĝinto: Tipaj de ampoemoj. Ĵaluzo estas varianto de tiu temo.
  • Ammalsano: Amo estas konsiderata kiel malsano.
  • Odi et amo (Mi malŝatas kaj tamen mi amas): Amo estas ligata ofte al hato.
  • Freneza enamiĝinto: Ofte, la enamiĝinto ŝajne perdas la menson en sia klopodo konkeri la favoron de la amatino.
  • Amatino kiel malamiko: Bildo kie observiĝas la duobla aspekto de la amrilato.
  • Donna angelicata (propra de humanismo; la amatino estas konsiderata kiel dia estaĵo, pura kaj inteligenta; sed, samtempe, estas malvarma kaj malproksima).

Morto. Filozofio-ekzistadismaj temoj redakti

  • Kiuj oni estas, de kie oni venas, kien oni iras
  • Povo egaliga de la morto. La morto traktas ĉiujn egalece.
  • Efemereco de la vivo. Ties simbolo estas velkinta rozo.
  • La vivo estas revo (la vivo estas io iluzia, konfuzo inter konscienco kaj nekonscienco), popularigita de Calderón de la Barca.
  • Beatus ille (Feliĉa tiu kiu klopodas malproksimiĝi el la etosa bruo), de Horacio, uzata hispane de Fray Luis de León. Reprezentas la idealon de la spirita apartiĝo kaj la pureco kontraŭ la korupto de urboj.
  • Contemptu mundi (Malestimo de la mondo)
  • Aurea aetas (Orepoko). Serĉado de perditaj paradizoj (vidu supre), nostalgio de la pasinteco.
  • Vita flumen (La vivo kiel vojo aŭ rivero), devena el Panta rei (πάντα ρει, ĉio fluas) de Heraklito.
  • Carpe diem (Profitu la momenton). Oni alvokas al ĝuo de la vivo provokita de la malsereneco pro la tempopaŝo, kaj iamaniere similas al tempus fugit (vidu supre)
  • Cotidie morimur (oni mortiĝas ĉiutage). Vivi estas mortiĝi iom post iom.
  • Et in Arcadia ego (kaj mi en Arkadio). La feliĉo estas efemera kaj lia perdo provokas nostalgion.
  • Aurea mediocritas (ora mediokreco). La plej sensignifaj banalaĵoj povas esti ĝuataj kaj valorataj.

Vivo. Sociaj aŭ politikaj temoj redakti

  • Principiis obsta et Finem respice (rezistu ekde la komencoj, kaj pensu pri la fino) frazoj de Ovidio, admono vidi la malbonajn konskvencojn al kiuj kondukos nunaj paŝoj, kiuj povas ŝajni negravaj, aŭ akceptbalj, kaj konsciiĝi , ka nur se oni agas ekde ties komenco eblas haltigi ilin, pli poste estos tro malfrue; ekzemple kion ne faris la germanoj vidante la unuajn paŝojn de Hitlero. ktp.
  • Primum vivere, komplete Primum vivere deinde philosophari (Unue vivi, poste filozofi. Atribuita al Hobbes, kvankam oni uzas similan esprimon (malan) en La Kiĥoto: Metafizika vi estas. Ĉar mi ne manĝis.
  • Panem et circenses (pano kaj cirko): origine de Juvenalo, kio aplikiĝis en Hispanio en la 18a jarcento de León de Arroyal kiel Pano kaj Taŭroj, kio estis poste uzata de Unamuno. En la 20a jarcento estis parafrazita kiel Pano kaj Futbalo. Iamaniere estas simila al temo de Karl Marx: la religio estas la opio de la popolo.
  • Sapere aude (Kuraĝu scii): origine de Horacio, kaj popularigita de Immanuel Kant en lia artikolo Kio estas la Klerismo?.
  • Homo homini lupus (Homo estas lupo por homo): origine de Plauto, kutime asociigita al la koncepto de naturo de la homo ĉe Hobbes
  • Homo estas bona laŭ naturo, ofte akompanata de La socio malbonigas kaj poluas; estas atribuita kutime al Rousseau (Emilo). Tiu formulo estas la plej ripete citata, kvankam ŝajne ne estis laŭlitere tiu uzata de Rousseau: vidu [Emilo] kiel koruptas kaj perversigi la socio tiujn homojn; aŭ Setligu kiel nekontesteblan moton ke ĉiam estas rektaj la unuaj movoj de la Naturo: ne estas origina malico en la homa brusto; ne troviĝas en li eĉ unusola vico pri kiu ne eblus diri kiel aŭ tra kie ĝi eniris.[1] La filozofa temo, pri kiu diskutas Hobbes, Locke, Rousseau kaj aliaj tiamaj aŭtoroj (17a kaj 18a jarcentoj) estas kutime titulita kiel la problemo de la stato natura. Ĝi asociiĝas al la mito de la nobla sovaĝulo (kaj, tra tiu ĉi, al la praa Ora epoko).
  • La celo pravigas la rimedojn: oni atribuas al la idearo de Makiavelo, kvankam tio ne aperas en liaj verkoj.
  • Amicitias immortales, komplete: Amicitias immortales, mortales inimicitias debere esse, de Tito Livio (Ab Urbe Condita 40.46). La amikeco devas esti senfina, kaj la malamikeco efemera. Tio estis parafrazita de Erasmo de Roterdamo, (Adagia 4.5.26) Amicitias immortales esse oportet (Nepras ke la amikecoj estus senmortaj.[2]

Aliaj temoj redakti

Referencoj redakti

  1. Rousseau, Emilio, IV p. 173, Ed. Porrúa; citado por Teresa Orrego (2003) El estado de naturaleza del hombre según Hobbes y Rousseau
  2. Henerik Kocher Diccionario de expresiones y frases latinas, en portugala.