Litovaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgio
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La litovaj eŭro-moneroj estas la moneroj de la komuna eŭropa valuto eŭro. Kiel ĉiuj eŭro-moneroj, ankaŭ la litovaj havas komunan flankon, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

La litovaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la litovan lidon, kies desegnaĵoj memorigas pri la mezepoka litova ŝtato. La litovaj eŭro-moneroj transprenis el la mezepokaj simboloj la bildon Vytis de la nacia blazono, kiu montras rajdantan kavaliron. La eŭro-moneroj kun la Vytis jam en proveldono produktiĝis.

Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Litovio aliĝis la 28-an de junio 2004, kaj antaŭvideblas la transiro de la litova lido al la komuna eŭropa valuto dum la venontaj jaroj, kvankam la dato ankoraŭ ne ekzakte fiksiĝis: la registaro de Litovio kaj la nacia Banko de Litovio jam alcelis la jaron 2007, sed devis prokrasti la celon ĝis 2010, poste ĝis 2012 kaj fine ĝis la 1-a de januaro 2015, kiam ĝi finfine ja okazis.

Bildoj de la naciaj flankoj de la litovaj eŭro-moneroj redakti

La litovaj eŭro-moneroj ĉiuj portas la saman desegnaĵon: la bildon Vytis de la nacia blazono, kiu montras rajdantan mezepokan kavaliron. La litovajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Litovio.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
bildigo de la nacia simbolo Vytis
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
bildigo de la nacia simbolo Vytis
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
 
 
 
bildigo de la nacia simbolo Vytis
 

Vidu ankaŭ la paĝojn pri redakti

Eksteraj ligiloj redakti