Litovia Akademio de Sciencoj

La Litovia Akademio de Sciencoj (litove Lietuvos mokslų akademija, LMA, laŭvorte "Akademio de Sciencoj de Litovio", sed duobla uzo de la vorto "de" en la nomo estus ĝena) estas neŝtata Akademio de Sciencoj en Litovio.

Litovia Akademio de Sciencoj
akademio de sciencoj • nacia akademio
Informoj
fondodato 1941
speco aŭtonoma
Situo
Geografia situo 54° 41′ 11″ N, 25° 17′ 5″ O (mapo)54.68638888888925.284722222222Koordinatoj: 54° 41′ 11″ N, 25° 17′ 5″ O (mapo)
lando Litovio
urbo Vilno, Litovio
Estraro
prezidanto Zenonas Rokus Rudzikas
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Internacia Scienca Konsilio
InterAcademy
• Coalition for Advancing Research Assessment
All European Academies vd
Litovia Akademio de Sciencoj (Vilno)
Litovia Akademio de Sciencoj (Vilno)
DEC
Litovia Akademio de Sciencoj
Litovia Akademio de Sciencoj
Map
Litovia Akademio de Sciencoj
vdr
la Litovia Akademio de Sciencoj

La akademio fondiĝis la 16-an de januaro 1941. Fonda prezidento estis Vincas Krėvė-Mickevičius. Per leĝaj adaptoj de la jaroj 1991, 1993 kaj 2003 la akademio fiksiĝis neŝtata organizaĵo. Prezidanto ekde la jaro 2003 ĝis lia morto en junio 2011 estis Zenonas Rokus Rudzikas, kaj ekde tiam temas pri Valdemaras Razumas, la gvidanto de la matematika, fizika kaj ĥemia klaso.

La akademio estas disdividita en kvin klasojn:

  • humanisma kaj sociscienca klaso; gvidanto prof-o Leonardas Sauka
  • matematika, fizika kaj ĥemia klaso; gvidanto prof-o Valdemaras Razumas
  • biologia, medicina kaj geoscienca klaso; gvidanto prof-o Vytas Antanas Tamošiūnas
  • agrikultura kaj arbaroscienca klaso; gvidanto prof-o Albinas Kusta
  • teknologia kaj inĝenierscienca klaso; gvidanto prof-o Vytautas Ostaševičius

Ekzistas pluraj sendependaj sciencaj institutoj, laboratorioj kaj aliaj sciencaj instalaĵoj. La akademio estas membro de la eŭropa organizaĵo All European Academies.

Eksteraj ligiloj redakti