La liturgia zono en la liturgio de la katolika kaj anglikana eklezioj, estas lana aŭ alilamateria ŝnuro kiu estas surmetita nivele de flankoj sur la albo. Dum la surmetado oni devas zorgi ke la finaj flokoj estu perfekte laŭliniigitaj.

Blanka-ora zono.
Liturgia zono blanka-ora (detalo de la banto).

Utiligo redakti

Ĝin uzas la aktive partoprenantoj en la liturgiaj ceremonioj surmetantaj la albon, do ankaŭ la legistoj kaj la akolitoj: tiakaze la zono estas blanka.

Surmetas la liturgian zonon ankaŭ la diakonoj, presbiteroj kaj episkopoj, sub la respektivaj liturgiaj ornatan vestoj. Tiukaze la zono povas esti en laŭvola koloro kondiĉe ke estu respektata la liturgia tempa koloro. Laŭ la Principo kaj Normoj por la uzo de la Roma Meslibro la zono povas esti preterlasita kondiĉe ke la albo bone adheru al la flankoj.

Simbologio redakti

En la rito laŭ la papo Pio la 5-a, la pastro dum la surmetado de la zono antaŭ la aliro al la altaro por mescelebro, silente recitis la jenan preĝon kutime latinlingvan: "Zonu min, Sinjoro, per la zono de la pureco kaj liberigu min el la tentoj de la voluptavido, por ke restu ĉiam en mi la virto de deteniĝemo kaj ĉasteco." La zono, do, estas penitenca signo kaj memorigas ankaŭ la judojn kiuj konsumis la paskan ŝafidon kun la flankoj zonitaj. (Eliro 12,11).

Aliaj "zonoj" redakti

Zono estas ankaŭ la ŝnuro kiu ĉirkaŭas la monaĥan robon kaj kiu karakterizas, ĝenerale, la religiulojn apartenantajn al iu ordena familio. La zono, ekzemple, surmetita de franciskanoj, montras tri tri nodojn, aludo al la tri votoj, malriĉeco, ĉasteco kaj obeo.

Vidu ankaŭ redakti