Liviu Dragnea

rumana politikisto

Liviu Nicolae Dragnea [liviŭ nikoˈla.e ˈdraɡne̯a] (naskita la 28-an de oktobro 1962 en Gratia, distrikto Teleorman) estas inĝeniero kaj politikisto en Rumanio. Komencante sian karieron en la Demokratia Liberala Partio (Partidul Democrat-Liberal, PDL), li en 2000 aliĝis al la Partio de Socialdemokratismo (Partidul Social Democrat, PSD), kaj fine en 2015 fariĝis ĝia gvidanto. Teninte plurajn postenojn kiel ministro, li retiriĝis el la registaro de Rumanio post kondamno en kazo implikanta balotfraŭdon, por kiu li ricevis dujaran suspenditan punon en aprilo 2016.

Liviu Dragnea
Persona informo
Liviu Nicolae Dragnea
Naskonomo Liviu Nicolae Dragnea
Naskiĝo 28-an de oktobro 1962 (1962-10-28) (61-jaraĝa)
en Gratia
Religio Rumana Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Nacia Defenda Universitato "Karolo la 1-a" • Universitato Politeknika de Bukareŝto • Bukareŝta Akademio pri Ekonomiaj Studoj vd
Partio Partio Socialdemokratia • Partio Demokratia • Alliance for the Homeland vd
Subskribo Liviu Dragnea
Familio
Edz(in)o Bombonica Dragnea vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • drumisto • kuiristo • jutubisto • TikToker • influisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En decembro 2016, post leĝdonaj balotadoj de tiu jaro, li fariĝis prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Rumanio.

En majo 2019, li estis juĝita pro aranĝo de ŝtata pago por du falsaj laboroj de du sampartianoj. Samtempe, lia periodo en la Ĉambro de Deputitoj finiĝis.