Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lizito.

Lizito estas neregula satelito de Jupitero.

Lizito
Natura satelito  de Jupitero (X)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomoj Jupitero X[1]
Nomita laŭ Lysithea vd
Malkovro
Malkovrinto Seth Barnes Nicholson[1]
Dato de malkovro 6-a de julio 1938[1]
Loko de malkovro Observatorio Monto Wilson[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 11 665 380 km
Discentreco 0,1409403
Klinangulo 28,30° (rilate al la ekliptiko)
25,77° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo 257,40 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 36 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,3 × 1016 kg
2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze)
0,013 m/s2
22 m/s
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
0,04 (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 18,25[2]
vdr

Ĝi estas malgranda objekto. Supozinte albedon de 0,04 kaj denson de 2,6 g/cm3 (kiel la aliaj anoj de la himalia grupo), ĝiaj grando kaj maso estas ĉirkaŭkalkulataj je 36 km kaj 6,3 × 1016 kg.

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 6-an de julio 1938 de Seth Barnes Nicholson en la Observatorio de Monto Wilson (Kalifornio - Usono). Ĝi ricevis nomon Jupitero X, Nicholson mem rifuzis proponi alian nomon, kaj la nuna sistemo de maldaŭraj nomoj ne estis tiam uzata.

Nomo redakti

En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Lizito[3], laŭ unu Oceanidino nomata Lizitea, amatino de Zeŭso. Lizitea estas ankaŭ la alia nomo de Semela, filino de Kadmo: ankaŭ ŝi estis amatino de Zeŭso.

Orbito redakti

Ĝi estas ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj klinangulon inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti