Llibert Puig i Gandia

kataluna Esperanto-aktivulo

Llibert Puig i Gandia (Sabadell, 1933 - Sabadell, 2018)[1] estis kataluna Esperanto-aktivulo. Li estis la patro de Òscar Puig i Cánovas. Lerninta Esperanton en la unua postmilita kurso en sia naskiĝ-urbo, li tuj fariĝis estrarano de la nov-fondita Centro de Esperanto Sabadell, kies prezidanto kaj bulten-redaktoro li poste fariĝis dum jardekoj. Li kunfondis ankaŭ Teatran Junularan Grupon kaj tradukis por ĝi.

Llibert Puig i Gandia
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1933 (1933-12-31)
en Sabadell
Morto 7-an de aprilo 2018 (2018-04-07) (84-jaraĝa)
en Sabadell
Tombo Sabadell
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Òscar Puig i Cánovas
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Relanĉinto de la kataluna Esperanto-movado, li organizadis la jarajn esperanto-renkontiĝojn (vd. Barcelon-Provinca Esperantista Renkontiĝo kaj Kataluna Esperantista Renkontiĝo) kaj prezidis la Kunordigan Servon de Hispana Esperanto-Federacio en Katalunio. En 1980 li kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion kaj en diversaj periodoj fariĝis ties prezidanto, sekretario, kasisto aŭ redaktoro de la asocia organo, Kataluna Esperantisto.

En 1978 li kunfondis IKEL kaj ekmembris en ties estraro.

Referencoj redakti

  1. "Forpaso. Llibert Puig i Gandia (31.12.1933 – 07.04.2018)". 1324(5) Majo 2018 Esperanto p. 118.

Eksteraj ligiloj redakti