Loĝantarpiramido

maniero reprezenti grafike loĝantaron, kun indiko de sekso, aĝo kaj evoluo tra la tempo

Loĝantarpiramido, populacipiramidoaĝpiramido[1], estas maniero reprezenti grafike loĝantaron, kun indiko de sekso, aĝo kaj evoluo tra la tempo. Ĝi povas aspekti kiel fungo, kiel piramido, kiel sonorilo.

Kutime viroj aperas maldekstre kaj virinoj dekstre. Kutime la junaj aĝoj aperas sube kaj la altaj aĝoj aperas supre. La longeco de la linioj indikas la kvanton de loĝantoj de iu preciza lando.

Iuj eventoj kiel milito vidiĝas sur tia skemo, kiam la kvanto en unu aŭ du linioj subite aperas malpli granda. Aperas ankaŭ, ke virinoj vivas pli longe ol viroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Aĝpiramido en NPIV [1]