La loĝejturoĉefturo estas la pli alta turo de fortikaĵo. Per tiu alteco, la ĉefturo ebligas la plej bonan vidpunkton de la ĉirkaŭanta regiono. Ĝi utilis kiel observejo, pafejo kaj de lasta rifuĝejo, kiam la resto de kastelo estis prenita de malamikoj.

Loĝejturo de la Kastelo de Vincennes.
Ĉefturo de la Kastelo de Gisors, Normandio

Dum paco, la ĉefturo entenis la riĉaĵojn, la armojn, la arkivojn de la senjora familio. La senjoro de la kastelo loĝis en la nobla etaĝo, ofte la unua. Dum milito, la ĉefturo estis la plej taŭga loko por observi la movojn de atakantoj, ĉefe kaze de sieĝo. Se la kastelo estis malgranddimensia, la arkistoj pafadis siajn sagojn de ĉi tie.

La kasteloj estis konceptitaj tiumaniere ke se la ĉirkaŭremparo estis kaptita de la atakantoj, la internaj ĉirkaŭmuroj povis ankoraŭ esti defenditaj. La ĉefturo estis tiukaze la lasta rifuĝejo. Ĝi do estis konceptita por esti ankoraŭ defendebla kvankam la resto de la kastelo estis jam invadita.

Sed ne nur kontraŭ ekstera malamikeco. Por la senjoro, la aranĝo de la ĉefturo estis ankaŭ konceptita por sin antaŭgardi kontraŭ internaj perfidoj venante de vasaloj. La interno de la ĉefturo estis tiucele loko ne vizitebla de vizitantoj, la interna aranĝo, iafoje kompleksa, restis sekreta por konfuzi kaj enkapti la atakantojn. La ĉefturo havis ĝenerale pasejon al la ĉirkaŭremparo, cele eliri sen trairi la kastelon : vivesenca kiam restis nur la fuĝo al senjoro de invadita kastelo.

Loĝejturo redakti

 
Loĝejturo en Sárospatak,
Norda Hungario

La loĝejturo estas tia alta konstruaĵo (turo), kie oni loĝadas.

Dum la mezepoko oni konstruis en la fortikaĵo iom aparte loĝejturojn por loĝadi. La plej ofte ĝi situis en la centro, kiel en Hungario en Nagyvázsony kaj Sárospatak, malofte flanke, kiel en Visegrád.

Aparte menciinda estas loĝejturoj en urbo de la loĝejturoj Ŝibam. Tiuj loĝejoj konstruiĝis el adobo. La plej supre etaĝo kutime estas komuna ĉambro por babiladi kaj trinki kafon.

En la nuntempo tiaj modernaj konstruaĵoj estas la nubskrapuloj. Tie ne nur loĝejoj, sed ankaŭ kontoroj troviĝas.

Ekzemploj redakti