Lo sceicco bianco

filmo de Federico Fellini

La blanka ŝejĥo (itale Lo sceicco bianco) estas itala romantisma komedia filmo de 1952 reĝisorita de Federico Fellini kaj kun steluloj Alberto Sordi, Leopoldo Trieste, Brunella Bovo kaj Giulietta Masina. Verkita de Fellini, Tullio Pinelli, Ennio Flaiano kaj Michelangelo Antonioni, la filmo temas pri viro kiu portas sian ĵusedzinon al Romo por ilia mielmonato, por atingi aŭdiencon kun la Papo, kaj por prezenti sian edzinon al sia familio. Kiam la junulino forŝtelas por trovi la heroon de siaj amferaj romanoj, la viro devas pasigi horon post pena horo farante ekskuzojn por sia scivolema familio kiu volas renkonti la perditan edzinon.[1] La blanka ŝejĥo estis filmita surloke en Fregene, Romo, Spoleto kaj Vatikanurbo.[2]

Lo sceicco bianco
filmo
Originala titolo Lo sceicco bianco
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1952
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Arturo Gallea
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Luigi Rovere
Scenaro Tullio Pinelli • Ennio Flaiano • Federico Fellini • Michelangelo Antonioni
Filmita en Romo
Loko de rakonto Romo
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Alberto Sordi • Leopoldo Trieste • Giulietta Masina • Brunella Bovo • Lilia Landi • Ernesto Almirante • Fanny Marchiò • Gina Mascetti • Jole Silvani • Antonio Acqua • Enzo Maggio • Mimo Billi
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Du junaj ĵusgeedzoj el provinca urbo, Wanda (Brunella Bovo) kaj Ivan Cavalli (Leopoldo Trieste), alvenas en Romo por mielmonato. Wanda estas obsedita pri la "blanka ŝejĥo" (Alberto Sordi), la Rudolph Valentino-eca heroo de televidprograma fotostrio kaj forŝtelas por trovi lin, lasante la konvencian, etburĝan edzon en histerio ĉar li klopodas kaŝi la malaperon de la edzino el siaj puritanaj parencoj kiuj atendas por iri kun ili al vizito al la Papo. La intrigo estis poste prenita de Woody Allen en lia filmo To Rome with Love.

Notoj redakti

  1. "La blanka ŝejĥo". Internet Movie Database. Alirita la 9an de decembro 2019.
  2. "Filming locations for The White Sheik". Internet Movie Database. Alirita la 9an de decembro 2019.

Bibliografio redakti

  • Aristarco, Guido. Lo sceicco bianco, in: "Cinema Nuovo", n° 1, Novembre 1952. (in Italian)
  • Burke, Frank M. "Variety Lights, The White Sheik, and Italian Neorealism". In Film Criticism, Winter 1978, Volume 3, no. 2, p. 53-66.