Lobón

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Lobón [loBON] (Lupego) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Lobón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06498
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 745  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 51′ N, 6° 37′ U (mapo)38.85-6.6241666666667Koordinatoj: 38° 51′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Alto 245 m [+]
Areo 57,6 km² (5 760 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lobón (Hispanio)
Lobón (Hispanio)
DEC
Lobón
Lobón
Situo de Lobón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lobón [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas loboneros. Al la municipa areo krom la ĉefa loĝloko Lobón ankaŭ apartenas la municipoparto Guadajira.

Situo redakti

Lobón estas situa en la centrokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 323 m; je 23 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 28 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, kaj ankaŭ proksime de Montijo kaj Puebla de la Calzada, do en privilegia situo en la plej trafika parto de la regiono. La surfaco de ties teritorio estas de 57,6 km².

Ĝi estas mezoje el Badajoz al Mérida laŭ la  A-5 .

Ekonomio redakti

Ĉefe agrikulturo de irigacio en plena centro de la komarko Vegas Bajas, kun produktado de tomato, maizo, oranĝoj ktp. Ĝi profitas la proksimecon de grandaj urboj por servoj. Ĝi profitas ankaŭ de privilegia situo sur monteto kiu deklivas norden al la valo de la rivero Gvadiano, kies pejzaĝon oni kontrolas el la vilaĝo, kiu ĝuas de rigardejo.