Lodewijk van Heiden

Lodewijk van HEIDEN (6-a de septembro 177317-a de oktobro 1850) estis la ununura nederlanda marheroo kiu venis el Drenthe.

Lodewijk van Heiden
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1773 (1773-09-06)
en Zuidlaren,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto 17-an de oktobro 1850 (1850-10-17) (77-jaraĝa)
en Talino, Estonia Governorate,  Rusia Imperio
Mortokialo edemo
Tombo Estonio
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojRusia Imperio
Familio
Patro Sigismund Pierre Alexander van Heiden-Reinestein
Frat(in)o Sigismund Jacques van Heiden Reinestein
Edz(in)o Anne-Marie Akeleye
Infanoj Ludwig H. S. van Heyden • Frederick Heiden • Maria von Schlippenbach • Q122494838
Okupo
Okupo militisto
vdr

En la vilaĝo Zuidlaren li ankoraŭ estas honorata kaj rememorigata en la populara popolkanto Berend Botje.

Li estis la dua filo de Sigmund Pierre Alexander grafo de Heiden, senjoro de Reinestein kaj Laarwoud kaj vokto de Drenthe kaj Marie Frederique baronino de Reede.

Je aĝo de naŭ jaroj li fariĝis kadeto en la holanda mararmeo kaj en 1789 li akiris la rangon de Leŭtenanto surmare.

Dum la ses jaroj kiam li estis en aktiva militservo la faris diversajn vojaĝojn al la transmaraj teritorioj. Dum la Ŝtatagitadoj de 1795 Lodewijk restis, laŭ la ekzemplo de siaj gepatroj, fidela adepto de la Oranĝistoj. Li eskortis vicreĝo Willem V dum la boatveturo de Scheveningen al Anglio.

Li estis arestita kaj enprisonigita tuj post sia reveno en la Buitenhof en Hago, fifama karcero por egaj krimuloj kaj alia popolaĉo.

Li suferis multajn esplordemandadoj, sed obstine rifuzis ion diri pri la transveturo. Post du monatoj la mallibereco finiĝis. La interveno de la franca generalo Jean-Charles Pichegru prirepondecis pro tio. Lodewijk eksiĝis de la militservo kaj revenis al Zuidlaren.

Kvankam nur 22 jaraĝa li baldaŭ estis enoficigita de la caro de Rusio kiel kapitano-leŭtenanto. Ĝis 1803 la Nigra Maro estis lia operacejo. Li plenumis al ĉiuj atendoj kaj jam baldaŭ estis promociita al kapitano surmare de la dua klaso .

En 1808 li promociiĝis al unua klaso kaj ricevis la komandon super la floteto en Swaeborg dum la milito kontraŭ Svedio.

En 1809 sekvis la nomumiĝo al komandanto de la eskadro en Nova Finnlando. La sieĝo de Danzig donis al li en 1813 la promocion al subadmiralo.

Lodewijk intertempe geedziĝis kun la filino de la sveda admiralo d'Akelije. Ili ricevis kvar infanojn.

Lodewijk volonte volis reiri al sia patrio, sed la caro sciis ligi lin al si per serio da ordenoj. En 1817 li fariĝis subadmiralo. Kvankam li havis karieron je kiu multaj personoj ĵaluziĝus la apogeo ankoraŭ devis veni.

En 1826 li ricevis la komandon super la floto kiu kune kun la anglaj kaj francaj eskadroj estis senditaj al la Mediteraneo por finigi la militon inter Turkio kaj Grekio.

Je la 8-a de oktobro 1826 okazis unu el la plej gravaj marbataloj el la historio. La batalo de Navarino alportis malvenkon por la Turk-Egipta floto, kaj la timigaj artileriaj rotoj de la fortreso de Navarino estis detruitaj. Lodewijk apenaŭ eskapis de la morto kiam la duonferdeko, kie li troviĝis, estis frakasita de kanonkuglo.

La venko alportis al li la rangon de vicadmiralo. Ankaŭ internacie oni pli respektis lin: la grekoj vidis lin kiel sia liberiganto el la turka superregado. Ili karese nomis lin BéBé, kies signifo estas patro.

En Ateno flankstrato de la Venkoplaco estis nomita al Van Heiden kaj en 1927 li estis eternigita sur greka poŝtmarko.

Je la apogeo de lia gloro, dekorita per multaj eŭropaj ordenoj, li estis revokita de la caro kaj nomumita al ĉefadmiralo de la rusiaj flotoj kaj guberniestro de Kronstadt. Lodewijk estis estimata de altranguloj kaj malaltranguloj kaj ĉie kie li aperis li eltrudis respekton.

En 1832 li revenis por la lasta fojo en sia naskiĝlando. Li estis solene akceptita en Nederlando kiel monarko. Reĝo Willem I disponigis al li armitan vaporŝipon per kiu li vizitis gravajn lokojn.

Tiel li ankaŭ vizitis sian naskiĝlokon Zuidlaren kie sia famo jam estis antaŭkuregita. Honora gvardio eskortis la admiralon al la urbdomo kaj en lia naskiĝdomo Laarwoud oni oferis al li grandan feston. Li restis dum kelke da tempo en Zuidlaren, sed li ne vere trovis sian lokon tie. Li retiriĝis kaj soleciĝis.

De tempo al tempo oni vidis lin sur la Zuidlaardermeer. Finfine li foriris al la nova mondo Ameriko. Ankaŭ tie li ne trovis sian lokon kaj revenis al Reval (Tallinn). Lia karesnomo BéBé populare fuŝiĝis al Berend Botje.

Kelkaj belgoj havas interesan teorion rilate Lodewijk van Heiden: "Kiam li estus gvidinta la nederlandan mararmeon, Belgio neniam estus farinta memstara".

En Reval Lodewijk malsaniĝis. Li suferis de hidropso kaj mortis je aĝo de 77-jaroj. Reval fariĝis lia lasta ripozejo kaj ne Zuidlaren kiel li mem deziris.