Loft povas esti supra etaĝomansardo en konstruaĵo, rekte sub la tegmento (en la uzado de Usono) aŭ ĝuste stokeja spaco sub la tegmento kutime alirita per ŝtuparo (en la uzado de Britio) aŭ lifto. Lofta apartamento referencas al granda adaptebla malferma spaco, ofte konvertita por loĝeja uzo (konvertita loft) el alia antaŭa uzado, ofte el malpeza industrio, ateliero, stokejo ktp. Aldone al la diversa konfuzo, kelkaj konvertitaj loft-oj inkludas suprajn malfermajn loft-ajn areojn. Ĝenerale temas pri granda spaco kun malmultaj dividoj, grandaj fenestroj kaj tre lumeca. Plej ofte tiel ne estas divido inter kuirejo, manĝoĉambro, salono, studio, biblioteko, dormoĉambro ktp. Povas esti aparta nur necesejo. Temas pri tipo de loĝejo taŭga por unusola loĝanto aŭ paro, artistoj, bohemiuloj, studentoj ktp.

Loft en Ĉikago (Usono).
Konstruaĵoj de "loft" en Madrido (Hispanio), konstruitaj en 2008.

La neceso de grandaj spacoj kaj la tro altaj luprezoj de domoj kaj apartamentoj okazigis la fakton, ke jam ne uzataj fabrikoj, atelieroj kaj stokejoj ricevis novan grandan gravon por kelkaj sektoroj de la loĝantaro. Dekomence ili estis uzataj de studentoj kaj artistoj pli malpli eksterleĝe; iom post iom ili estis rehabilitaj kaj adaptitaj al restoracioj, vendejoj, art-studioj ktp. Rapide ties uzado pliampleksiĝis al hejma uzado, plej ofte kiel luksaj loĝejoj, spac-havaj, trankvilaj kaj komfortaj.

La koncepto ke la situo de "loft"-oj estas en ruinigitaj industriaj areoj, nome danĝeraj lokoj por loĝadi, pro la antikveco de la spacoj, la difektoj en elektro, konstruado aŭ aliaj servoj estas multaj, okazigis ke la industrio de nemoveblaĵoj disvolvigas novan merkaton, kaj konstruas novajn konstruaĵojn desegnitajn speciale por esti uzataj kiel loft.

Bibliografio redakti