Logrosán

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Logrosán estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Logrosán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10120
Retpaĝaro retejo
Politiko
Urbestro María Isabel Villa Naharro (PP)
Demografio
Loĝantaro 2 139  (2008)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 20′ N, 5° 30′ U (mapo)39.337222222222-5.4922222222222Koordinatoj: 39° 20′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 477 m [+]
Areo 365,3 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Logrosán (Ekstremaduro)
Logrosán (Ekstremaduro)
DEC
Logrosán
Logrosán
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Logrosán (Hispanio)
Logrosán (Hispanio)
DEC
Logrosán
Logrosán
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Logrosán [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas logrosanos. La censita populacio en 2008 estis de 2.139 loĝantoj.

Situo redakti

Logrosán estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Villuercas, je altitudo de 477 m, nome en la nordad eklivo de la monteto de Sankta Kristoforo en la montaro de las Villuercas [bijuERkas]; je 98 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 365,3 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado, ne tre produktiva. En la 19a jarcento estis minado, nuntempe ne. En servoj iom da administrado, komerco kaj gastejoj kaj trinkejoj.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Mateo. Gotika kun altaj volboj. Sonorilturo kun cikoninestoj.
  • Ermitejo de la Virgulino del Consuelo. Patronino de la vilaĝo. Sur monteto kun belaj vidaĵoj al pejzaĝo kiu atingas ĝin la najbara provinco de Badajoz.

Aliaj vidindaĵoj redakti

  • Parko de la korkokverkaro. Situa ĉe la okcidenta enirejo de la vilaĝo, kun altaj kaj belaj korkoverkoj. En la 1970-aj jaroj iĝis municipa parko. Nuntempe estas sidejo de sportaj instalaĵoj, naĝejoj, porinfana parko kaj Kulturdomo.
  • La Vía Verde de las Valo de Guadiana kaj Villuercas (Verda Vojo). Temas pri natura pado inter kampoj kaj arbaroj de orienta Ekstremaduro kiu uzas antikva fervojo kiu neniam funkciis.
  • Monteto de Sankta Kristoforo. Kerno kaj naskiĝloko de la vilaĝo.
  • El Helechal (Filikejo): Antikva vestolavejo.
  • El Pozo Calles: la ununura loka monumento pri la mineja pasinteco.
  • Blazonaj aŭ nobelaj domoj, multaj iom ruinaj.

Gravulo redakti

Eksteraj ligiloj redakti