Loka reto

speco de komputila reto

Loka reto (angle local area network LAN) estas grupo (de minimume du) komputiloj kiuj ĉu rekte, ĉu pere de komunikilo estas ligitaj.

Loka reto
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

Historio redakti

La unua loka reto plej verŝajne estis ARCnet, produkto de Datapoint Corporation kiu estis surmerkatigita en 1977. Kiam en la 80aj jaroj de la 20-a jarcento aperis la unua persona komputilo de IBM, oni volis jam rapide ligi la komputilojn por povi dividi datumojn kaj aparatojn. Ĉiu aparta komputilo tiel ne bezonis apartan printilon, sed povis uzi centre instalitan printilon. Por tiu ĉi celo diversaj tipoj de komputilaj retoj estis disvolvitaj.

Tekniko redakti

Ekzistas du manieroj por ligi komputilojn: pere de kabloj (plej ofte UTP) aŭ radiondoj (Wifi). Loka reto estas limigita al loka regiono, plej ofte ene de unu konstruaĵo aŭ firmao. Kiam pli longaj distancoj estas transpontitaj, oni parolas pri malloka reto.

Du tipoj de lokaj retoj estas ĉefe uzataj: eterreto kaj (pli malofte) ringoreto.

Vidu ankaŭ redakti