Lokaj solvoj kaj tuttera malordo

Lokaj solvoj por globala malordo estas dokumenta filmo de Coline Serreau (3 Hommes et un couffin, La Crise, La belle verte, Chaos, Saint-Jacques...La Mecque). La surekranigo en francaj kinejoj okazis la 7an de aprilo 2010.

Lokaj solvoj kaj tuttera malordo
filmo
Originala titolo Solutions locales pour un désordre global
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2010, 20 jan. 2011
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Coline Serreau
Reĝisoro(j) Coline Serreau
Scenaro Coline Serreau
Muziko de Madeleine Besson
Rolantoj Claude Bourguignon • Philippe Desbrosses • Pierre Rabhi • Serge Latouche • Vandana Shiva
IMDb
vdr

Enkonduko de Coline Serreau redakti

La alertajn kaj katastrofsentajn filmojn oni jam faris. Ili havas propran utilecon, sed nun estas necese montri, ke ekzistas solvoj, aŭdigi pripensaĵojn de filozofoj kaj ekonomikistoj, kiuj paralele al klarigado pri tio, kial nia socia modelo enkotiĝis en ekologian, financan kaj politikan spertatan krizon, inventas kaj eksperimentas alternativojn.

Prezento redakti

Superante la simplan denoncadon de aparta agrikultura sistemo devojigita de volo al senracia kreskado, Coline Serreau invitas onin en « Lokaj solvoj por tuttera malordo » malkovri novajn agrikulturajn produktsistemon, funkciantajn agmanierojn, kiuj riparas la damaĝojn kaj proponas vivon kaj plibonigitan sanon garantiante daŭran sinnutradan sekurecon.

Tenante kameraon enmane, Coline Serreau vojaĝadis dum 3 jaroj ĉirkaŭ la mondo por renkonti loke agantajn homojn, pensistojn kaj ekonomikistojn, kiuj loke kaj sukcese eksperimentas solvojn por vindi vundaĵojn de grundo, kiun oni tro longe mistraktis.

Pierre Rabhi, Lydia kaj Claude Bourguignon, senkampaj kultivistoj de Brazilo, la asocio Kokopelli en Barato, S-ro Antoniets en Ukrainio... unu post la alia, ĉiu intervjuato estas amuza kaj emociiga, batalema kaj inspirita de la temo, ili estas la rezistantoj, la ter-ŝatantoj, kies voĉojn portas la videodokumento de Coline Serreau.

Tiu serio da intervjuoj, kiuj respegulas nekredeblan konkordon pruvas, ke alia eblo ekzistas por nia mondo : konkreta respondo al ekologiaj defioj kaj pli amplekse la civilizacia krizo, kiun oni nun spertas.