Lokasenna ("la kverela konkurso de Loki", "la insulta konkurso de Loki", "la kverelado de Loki") estas unu el la poemoj de la Poezia Edda. La poemo prezentas konkursan kvereladon per poemaj insultadoj inter la dioj kaj Loki.

bildigo de la kverelado de Loki kun la dioj, artaĵo el 1895 de Lorenz Frølich

Loki, interalie akuzas la diojn pri morala seksa nedececo, pri la praktikado de sejdo, do nordĝermana ŝamanismo, kaj pri nejusteco laŭ personaj inklinoj. Ŝajne ne plej seriozaj akuzoj, tamen tiuj akuzoj finfine kondukis al la komenco de Ragnarök, la mita mondofina batalo, en la edda poemo Völuspá. Kiam Loki komencas la mokan kvereladon, la dioj festas ĉe la mara giganto Ægir. Lia halo estas loko de paco, kaj ne permesatas atakoj. Per siaj insultaj paroloj Loki konscie rompas tiun leĝon. Tial liaj atakoj aparte incitas kaj kolerigas la diojn.