Lokeren

Lokeren (nederlande, proksimuma prononco [LO:ker'n]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 40 626 loĝantojn. Temas pri unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1804. La urba blazono cetere bildigas napon kaj kradon kiu simboligas la urban patronon Laŭrenco de Romo.

Lokeren
municipo
la urbodomo
la urbodomo
la urbodomo
urbo de Belgio • municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Orienta Flandrio
Poŝtkodo 9160
Telefonkodo 09
Kodo laŭ NIS 46014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 626  (januaro 2016)
Loĝdenso 567 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 6′ N, 3° 59′ O (mapo)51.13.9833333333333Koordinatoj: 51° 6′ N, 3° 59′ O (mapo) [+]
Areo 67,50 km² (6 750 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lokeren (Belgio)
Lokeren (Belgio)
DEC
Lokeren
Lokeren
Situo de Lokeren en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lokeren [+]
vdr

La plej malnova indiko pri Lokeren datiĝas de la komenco de la 12-a jarcento. Almenaŭ du gravaj historiaĵoj estas tre menciindaj: la akiro de bazaro-patento de reĝo Karlo la 5a en 1555 kaj la akiro de la titolo de 'urbo' en 1804, kiam regis Napoleono.

historia urba akvopumpilo

Ĉiujaraj eventoj en la urbo estas la muzika festivalo "Festoj de Lokeren", la folklora procesio "Kovekensstoet" en la kvara semajnfino de septembro kaj la ekspozicioj de nuntempaj skulptaĵoj en la parko 'Ter Beuken'. La futbala klubo Sporting Lokeren kontribuas al la promocio de Lokeren ekster la propra regiono.

Ekde 1977 la municipoj Eksaarde kaj Daknam apartenas al Lokeren.

Rilatoj al Esperanto redakti

Plurfoje ekde la 1980-aj jaroj internaciaj renkontiĝoj de FLEJA okazis en Lokeren, ekzemple en 2006 la PostSomera KlaĉKunveno.[1]

Referencoj redakti

 
el birda perspektivo

Eksteraj ligiloj redakti