Loknomscienco (aŭ toponimio [1]) estas la studo de la loknomoj kiel montoj, valoj, riveroj, dezertoj, arbaroj, landoj, urboj, vilaĝoj, stratoj, placoj ktp. La loknomscienco havas tre proksimajn rilatojn kun geografio kaj lingvoscienco. Ĝi studas ankaŭ la devenon kaj leĝkonformecon de loknomoj.

Adresa funkcio de geografiaj nomoj estas tre grava kaj necesa por homa socio. Nomo estas “popola poeta ornamo” de la lando. Ili rakontas pri karaktero de la popolo, ĝia historio, pri ĝiaj inklinoj kaj specifikeco de vivmaniero.

Ĉiu loknomo portas varian informon: historian, geografian, lingvan. Ĝi estas atestanto de historiaj kondiĉoj de l’ epokoj, kiam ili aperis, formiĝis kaj disvastiĝis tra la landoj kaj regionoj. Laŭ loknomoj oni juĝas pri iamaj elmigradoj de l’ popoloj, pri kontaktoj inter diversaj nacioj, pri iamaj areoj de etnoj kaj lingvoj.

Ĉiu nomo havas aŭ havis konkretan enhavon, sed ofte ili estas perditaj. Kian sencon portas la nomoj: Skandinavio, Volgo, Kaŭkazo, Berlino, Sicilio ? Ne ĉiu homo povas respondi, eĉ bone komprenanta lingvajn nuancojn. Loknomo estas lingva kategorio, pro tio ĝi subiĝas al la leĝoj de lingvoj.

Nomoj naskiĝas, ŝanĝas formon kaj elparolon, kaj mortas, simile al vivestuloj. Daŭro de la vivo de loknomoj estas tute diversa. Ĉe unuj ĝi estas dekjaroj, ĉe aliaj - multaj jarcentoj. Jerusalemo, Jordano, Egipto, Romo, Samarkando vivas ĝis hodiaŭ, malgraŭ ilia multjaraĝo. Aliflanke - Asirio, Babilonio, Trojo, Kartago, Fenicio estas konataj nur laŭ historiaj dokumentoj. Ofte malaperas ne nur loknomoj, sed ankaŭ iliaj kreantoj, tutaj popoloj kaj lingvoj.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1168

Vidu ankaŭ redakti