Loligoj (aŭ Kalmaroj) estas genro de kapopieduloj kaj eble la plej reprezentiva kaj vaste distribuita grupo de miopsinoj. Ili distingatas pro havantaj kapon klaran, simetrion duflankan, mantelon kaj brakojn. Kalmaroj, simile sepioj, havas ok brakojn kaj du tentaklojn aranĝatajn en paroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Loligo
Loligo plei
Loligo plei
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Klaso: Cefalopodoj Cephalopoda
Subklaso: Coleoidea
Ordo: Teuthida
Subordo: Myopsina
Familio: Loliginidae
Genro: Loligo
Lamarck, 1798
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genron unue priskribis Jean Baptiste Lamarck en 1798, sed la nomon jam uzis aliaj pli frue (Schneider, 1784; Linnaeus, 1758) kaj eble uziĝis jam de Plinio la pli maljuna.

Oni komerce ekspluatas plurajn speciojn, kiel Loligo vulgaris kaj Loligo plei. Oni scias ke plurajn speciojn allogas noktaj lumoj; sekve oni kaptas ilin per kelkaj metodoj de luma allogado.

Specioj redakti

La genro konsistas el du subgenroj, kvankam oni ne decidis al kiu subgenro devus aparteni multaj specioj:

  • Subgenro Loligo (Loligo) Lamarck, 1798:
    • Loligo vulgaris (kalmaro: torpedoforma korpo kaj triangulaj flankaj naĝiloj (PIV))
      • Loligo vulgaris reynaudi
      • Loligo vulgaris vulgaris
  • Subgenro nekonata:
    • Loligo bleekeri
    • Loligo gahi
    • Loligo ocula
    • Loligo opalescens
    • Loligo pealeii
    • Loligo plei
    • Loligo roperi
    • Loligo sanpaulensis
    • Loligo surinamensis
    • Loligo forbesii
    • Loligo pickfordi
    • Loligo vietnamensis

Referencoj redakti