London School of Economics

universitato ĉe Londono, Anglio

La London School of Economics, aŭ LSE (oficiale London School of Economics and Political Science, en esperanto: "Londona lernejo pri ekonomio kaj politikaj sciencoj"), estas brita universitato speciala pri scienca esplorado kaj akademia instruado de ekonomikaj, politikaj, sociaj sciencoj, juro kaj internaciaj rilatoj.

London School of Economics
publika esplorada universitato • altlernejo • organizaĵo pri edukado
moto Rerum cognoscere causas
(Por kompreni la kaŭzojn de aferoj
Informoj
fondodato 1895
fondinto(j) Sidney Webb • Graham Wallas • Beatrice WebbGeorge Bernard Shaw vd
Situo
Geografia situo 51° 30′ 50″ N, 0° 7′ 0″ U (mapo)51.513888888889-0.11666666666667Koordinatoj: 51° 30′ 50″ N, 0° 7′ 0″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Londono
adreso London School of Economics and Political Science, Houghton Street, London, WC2A 2AE
poŝtkodo WC2A 2AE
Nombroj
nombro de studentoj 9 218 vd (stato: nekonata valoro)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
Grupo Russell
• ORCID
• Digital Preservation Coalition
• Open Society University Network vd
filiita al
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd
filioj
• Systemic Risk Centre
• British Library of Political and Economic Science
• TRIUM Global Executive MBA vd
London School of Economics (Granda Londono)
London School of Economics (Granda Londono)
DEC
London School of Economics
London School of Economics
Map
London School of Economics
vdr

LSE estis fondita en 1895 de kvar anoj de la Fabiana Societo, nome Sidney Webb, Beatrice Potter Webb, Graham Wallas kaj George Bernard Shaw. Ĝia kampuso situas en Houghton Street, en la distrikto Holborn, en la centro de la urbo Westminster kaj proksime de la City. La universitata biblioteko, la British Library of Political and Economic Science, estas la plej granda biblioteko de ekonomikaj kaj sociaj sciencoj en la mondo. La universitato estas parto de universitataj retoj: Asocio de Universitatoj de la Brita Komunumo de Nacioj, Eŭropa Universitata Asocio kaj Russell Group, same kiel la Ora triangulo.

Inter ĝiaj iamaj studentoj kaj instruistoj, estas 19 nobel-premiitaj kaj 52 ŝtatestroj (la plimulto oficis en landoj de la Brita Komunumo de Nacioj, Eŭropa Unio kaj Azio-Pacifiko).

Famaj diplomiĝintoj redakti