Longa filmo estas filmo kun sufiĉa daŭro por esti konsiderata la ĉefa aŭ nura filmo por plenigi programon. La koncepto pri kiom longa tiu estu povas esti varia laŭ la tempo kaj loko. Laŭ la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj, la Usona Kininstituto, kaj la Brita Kininstituto, longa filmo daŭras 40 minutojn aŭ plie, dum la Screen Actors Guild defendas ke ĝi estu 80 minutojn aŭ pli longe.

La majoritato de longaj filmoj estas inter 70 kaj 210 minutojn longaj. The Story of the Kelly Gang (1906, Aŭstralio)[1] estis la unua drama longa filmo publikigita (daŭra proksimume 60 minutojn). Pli frua The Corbett-Fitzsimmons Fight (1897, Usono) estis konsiderita foje la unua dokumenta longa filmo (daŭra 100 minutojn), tamen ĝi estis plej taŭge karakterizita kiel sporta programo ĉar ĝi inkludis la kompletan neeldonitan boksomatĉon. La unua longa adaptaĵo estis Les Misérables (1909, Usono). Aliaj longaj filmoj estis The Inferno (L'Inferno) (1911), Quo Vadis? (1912), Oliver Twist (1912), Richard III (1912), From the Manger to the Cross (1912), kaj Cleopatra (1912).

Ĝenerale kiam oni parolas pri filmoj, oni subkomprenas pri longa filmo, kaj same rilate al famaj reĝisoroj, aktoroj, kinĝenroj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "The Story of the Kelly Gang (1906)". Australian Screen. [1] Alirita la 26an de Majo, 2014, kaj la 15an de Aprilo, 2016.