Longdomo estas tipo de domo, nome longe etendiĝanta loĝeja konstruaĵo, en kiu unu aŭ pliaj familioj povas komune vivi. Oni povas grupigi la longdomojn laŭ konstrutipo, kunviva tipo de la loĝantoj.

Mezepoka longdomo (104 m), Hallalit ĉe Vollrathsruhe

Ekzistas du ĉefaj tipoj:

La unufamilia longdomo servas por unua familio aŭ grandfamilio, kiu formas ekonomian unuon. La longdomo formas unuon kun diversfunkciaj partoj. Ĝi ofte enhavis ejon eĉ por brutoj, kortbirdoj (stal-domo).
La plurfamilia longdomo konsistas el unuopaj segmentoj por ĉiu familio. La konstruaĵo havas komunan tegmenton kaj la longdomaj loĝantoj formas ekonomian, eĉ socian kaj politikan komunumon (klano aŭ vilaĝa komunumo). Tiu tipo estas trovebla ĉe kelkaj nordorient-amerikaj indiĝenaj triboj kaj sur Borneo.
Rimarko: Plurfamiliaj loĝejoj ekzistas en aliaj tradiciaj konstruformoj, ekz. la rondformaj vilaĝoj de kelkaj sudamerikaj indiĝenoj de la Amazono- kaj Orinoko-areoj (ŝabono) aŭ konstruaĵoj de Hakka-popolo en suda Ĉinio. Ili estas samprincipe organizitaj, sed post finkonstruo malfacile aŭ ne grandigeblaj.