Longfingra akcipitro

La Longfingra akcipitro (Accipiter brachyurus) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas nomata ankaŭ Novbritia akcipitro pro sia distribuado, sed tiu nomo estas uzata ĉefe por la Accipiter princeps. Same kiel traduko de la latina scienca nomo oni povus nomi ĝin Larĝavosta akcipitro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longfingra akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. brachyurus
Accipiter brachyurus
(Ramsay, 1879)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas minacata specio de rabobirdo endemia de du insuloj de Papuo-Novgvineo nome Nova Britio kaj Nova Irlando. Jam en 1934 Ernst Mayr, en sia esploro pri vivo de montaj birdoj dum la Ekspedicio Whitney al Suda Maro, trovis la Longfingran akcipitron tre rara.[1].

Karakteroj redakti

Tiu akcipitro estas griza kun blanka suba ventro kaj oranĝecaj nuancoj en kolo. Ili estis ofte karakterizitaj de siaj longaj piedoj. Ĝi estas la ununura akcipitro en Nova Britio aŭ Salomonoj kiu havas la mezan fingron pli longan ol la cetero.[1] La piedoj de la Longfingra akcipitro estas palflavaj. Tiuj malgrandaj birdoj kreskas nur ĝis 27–34 cm longe.

Ekologio redakti

Tiu specio loĝas en tropikaj al subtropikaj, humidaj montararbaroj. La altitudoj atingas 1,200 al 1,800 m. La Longfingra akcipitro nestas plej verŝajne kiel samgenranoj, sed oni scias malmulte pri ĝi, ĉar temas pri rara birdo, kiu loĝas en tre neatingeblaj areoj [1] Arkivigite je 2008-09-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Konservado redakti

La populacio estis ĉirkaŭkalkulata nur inter 1,000 kaj 2,499 individuoj [2][rompita ligilo]. La ĉefa minaco estas habitatodetruo kiu kondukis al la birda malpliiĝo en arbaroj. Arbarklarigado de malgrandaj insuloj lasas la specion kun malpli habitato, kaj multe malpli sekura medio – kio kondukas al ties vundebleco. Oni ne konas konservadan politikon jam entreprenitan; tamen oni proponis fari studojn por skizi la populacigrandon kaj observi nestojn, same kiel por mapigi la restantajn arbarojn. [3] Arkivigite je 2008-09-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mayr, E.: "Birds Collected During the Whitney South Sea Expedition. XXVIII", page 1. American Museum of Novitates, 1934