Longflugilaj papagoj

Longflugilaj papagoj (Poicephalus) estas genro de afrikaj papagoj el subfamilio afrotropisaj papagoj (Psittacinae) de familio veraj papagoj (Psittacidae). Al ĝi apartenas ĉirkaŭ 10 specioj kun naturaj arealoj en afrotropisaj areoj. Ili troveblas en Subsahara Afriko ene de triangulo formita per Senegalo ueste, Etiopio eoste kaj Sudafriko sude.[1][2] De loko al loko iuj specioj de longflugilaj papagoj formas lokajn variaĵojn aŭ subspeciojn. Kune kun proksima genro afrikaj papagoj (Psittacus), Ambirdoj (Agapornis) kaj endemiaj en Madagaskaro Vaza-papagoj (Coracopsis) ili formas tipan papagan parton de afrotropisa zoogeografio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longflugilaj papagoj
Senegala papago manĝas fruktojn
Senegala papago manĝas fruktojn
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Poicephalus
Swainson, 1837
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Same kiel afrikaj papagoj, longflugilaj papagoj estas longe konataj kaj popularaj dombirdoj kaj kompaniaj birdoj. La plej fama specio tiudirekte estas la senegala papago (Poicephalus senegalus), anoj de kiu estis vendataj en Eŭropo kiel kompaniaj birdoj jam en komenco de la 19-a jarcento.[3] Ili havas bonan reputacion kiel dombirdoj ĉar ili lernas rapide kaj havas paceman, amikeman konduton kun homoj. Kune kun grizaj papagoj, senegalaj papagoj estas inter la plej ofte importitaj afrikaj birdoj.[4]

Aspekto redakti

 
Flugiloj de longflugila papago en sidanta stato preskaŭ tute kovras ĝian voston

Longflugilaj papagoj estas robustaj birdoj kun mallongaj kaj vastaj vostoj, kaj rilative grandaj kapoj kaj bekoj. Bekoj de brunakapa papago (Poicephalus cryptoxanthus) kaj de njamnjama papago (Poicephalus crassus) havas blankecajn mandiblojn kaj grizajn maksilojn, kaj aliaj specioj havas unukolorajn brunecajn aŭ grizecajn bekojn kun nur iom pli malhelaj pintoj.Ĉefplumoj de iliaj flugiloj estas ege longaj, preskaŭ atingantaj pinton de la vosto kiam la birdo sidas. Tio ĉi donas al la papago aspekton de nekutime longaj flugiloj, de kie devenas la kutima nomo de la genro.

Laŭ H. Strunden, la latina nomo Poicephalus devenas de klasika greka vorto por "griza kapo" (poliós = griza, kaj kephalé = kapo).[5] Verŝajne ĝi devenas de senegala papago, kiu vere havas grizan kapon, sed ne por ĉiu specio de la genro tio ĉi veras. Plejparto de specioj de longflugilaj papagoj havas plejparte verdan plumaron, sed koloro de iliaj kapoj kutime diferencas de la resto de plumaro. Senegalaj papagoj havas malhele grizajn plumojn ĉe la kapo, brunakapaj papagoj malhele brunajn. Brunakola papago (Poicephalus fuscicollis) kaj kaba papago (Poicephalus robustus) havas grizece-brunajn aŭ arĝentecajn kapojn. Konga papago (Poicephalus gulielmi) havas gradientan verdan plumaron kiu estas nur iomete pli malhela ĉe la kapo, kaj nur grizaj plumoj ĉe oreloj kaj ruĝeca/oranĝeca makulo sur la frunto kontrastas. Iĉoj de papago de Rüppell (Poicephalus rueppellii), male, havas plejparte brunan plumaron kun iome arĝentece griza nuanco sur la kapo kaj oreloj, kaj nur iomete verdeca nuanco sur la dorso. Inoj de la sama specio, aliflanke, havas brile bluajn dorsojn, kapojn kaj suprajn partojn de vosto kaj flugiloj, kaj grizece bluaj ventrojn kaj malsuprajn partojn.

Seksa duformismo observeblas en kelkaj specioj de la genro, sed ne en la aliaj. Krom la antaŭpriskribataj papagoj de Rüppell, ankaŭ ruĝaventraj papagoj (Poicephalus rufiventris) havas tre rimarkeblan duformismon: iĉoj havas ruĝajn aŭ oranĝkolorajn plumojn ĉe ventroj, brustoj kaj malsupraj partoj de la flugiloj, dum ĉe la inoj ili estas brunece aŭ grizece verdaj. Kontraste, senegalaj papagoj, brunkapaj papagoj aŭ papagoj de Meyer (Poicephalus meyeri) tute ne distingeblas je sekso laŭ aspekto.

Specioj de longflugilaj papagoj sufiĉe vaste diferencas je grando. La plej malgranda specio en genro Poicephalus estas papago de Meyer (Poicephalus meyeri), kies plenkreskaj anoj estas ne pli ol 22 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 120 g. Aliflanke, la plej granda specio, la kaba papago (Poicephalus robustus), estas preskaŭ same granda kiel griza papago, kun plenkreskaj iĉoj atingantaj longon de 32 cm kaj pezon de 400 g. Kaba papago ankaŭ elstaras per ĝia nekutime forta kaj fortika beko, kiun ĝi uzas por manĝi sian ĉefnutraĵon, durŝelajn fruktojn de podokarpo. Brita papagsciencistino Rosemary Low rimarkis ke el longflugilaj papagoj nur la kaba papago povas rompi ŝelon de juglanda nukso per sia beko. Vere krom araoj kaj eble apartaj specioj de kakatuoj ne multaj papagoj povas fari tion.[6]

Distribuo redakti

Ĉiuj specioj de longflugilaj papagoj vivas en Afriko sude de Saharo. Iliaj arealoj estas inter marbordoj de Ruĝa maro kaj Adena Golfo en la nordo ĝis Drakensbergoj en Sudafriko kaj nordaj franĝoj de Kalaharo kaj Namibo en la sudo. Do, longflugilaj papagoj troveblas en ĉiu tropisa aŭ subtropisa habitato en Afriko krom la plej altaj montaroj, kvankam ili jes vivas en Afromontano kaj ĉe la bordo inter Kalaharo kaj Highveld. Kompreneble, dezertoj kaj duondezertoj kiel Sahelo, Kalaharo kaj Namibo estas naturaj limoj de ilia distribuo, ĉar ili tute ne havas taŭgajn biotopojn por papagoj. En la sudeostaj areoj senarbarigo plie limigas ilian distribuon, tiom ke populacioj de kaba papago, jam la plej minacata Afrika papago, iĝis diskonektaj en areoj inter Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo.

Nur kelkaj insuloj ĉe Afrikaj bordoj havas longflugilajn papagojn. Brunkapaj papagoj troveblas sur Pembo kaj senegalaj papagoj sur Îles de Los en Gvineo. Zanzibaro iam havis longflugilajn papagojn, sed tie ili jam tute formortis.

Normale vivareoj de malsamaj specioj de longflugilaj papagoj ne interkongruas, sed kiam pro longa periodo de trosekeco aŭ alia okazaĵo la birdoj estas igitaj migri por trovi pli abundajn nutraĵojn, jes povas okazi ke anoj de malsamaj specioj troveblos en la sama regiono. Aliaj papagaj specioj kiuj de tempo al tempo kunekzistas kun longflugilaj papagoj estas griza papago, Afrika kolumpapago kaj diversaj specioj de ambirdoj: ruĝakapa ambirdo, ambirdo de Swindern, flavakola ambirdo, persikvizaĝa ambirdo, nigravanga ambirdo, ambirdo de Fischer, kaj ambirdo de Lilian.

Habitato redakti

Krom la kaba papago kies preferata nutraĵo estas semoj de podokarpoj kaj celtisoj,[7] longflugilaj papagoj estas adaptemaj ĉiomanĝantoj. Pro tio ili sukcesas disvastiĝi en tiel diversaj habitatoj kiel tropikaj pluvarbaroj, mangraj arbaroj, diversaj pluvarbaraj kaj sekarbaraj biomoj kaj partoj de Afrikaj savanoj.

Grizkapaj papagoj (subspecio de brunakola papago Poicephalus fuscicollis suahelicus) kaj papagoj de Meyer havas aparte vastan distribuon. Natura arealo de grizkapaj papagoj inkludas diversajn biomojn de sekaj malaltaj arbaraj savanoj ĝis humidaj montanaj pluvarbaroj en altecoj ĝis 4000 m super marnivelo.[8] Ankaŭ papagoj de Meyer troveblas en multaj diversaj habitatoj, oni povas renkonti ilin en ĉiuj malsekaj arbaraj biomoj de Subsahara Afriko kaj ankaŭ en arbustejaj kaj herbejaj savanoj.

De tempo al tempo oni povas renkonti longflugilajn papagojn en kulturaj areoj kie ili furaĝas fruktojn kaj grenon. Ili tamen ne estas gravaj agrokulturaj parazitoj ie en ilia distribuareo.

Konduto kaj ekologio redakti

 
Desegnaĵo de Pionias fuscicapillus el la libro Die Vogel Ost-Afrikas (1870) far Karl Klaus von der Decken.

Kvankam longflugilaj papagoj ne estas tre parencaj al Amerikaj amazonaj papagoj, ili estas tre similaj al la ĉi-lastaj je ekologia niĉo kaj ankaŭ je multaj ecoj de konduto.

Longflugilaj papagoj vivaj en malgrandaj familiaj grupoj kiuj konsistas je kelkaj plenkreskaj birdoj kaj iliaj idoj. Tiuj ĉi grupoj formas malfortajn asociojn kun aliaj similaj grupoj, kiuj kunekzistas ju pli bone des pli bonas la kondiĉoj. En bonaj sezonoj kiam estas sufiĉe da nutraĵoj tiaj asociaj birdaroj povas enhavi ĝis 100 birdoj aŭ plu.

Longflugilaj papagoj tranoktumas en arbaj kronoj. Ofte ĉiu aparta grupo preferas apartan arbon por tranoktumi. Matene ili strigliĝas antaŭ foriro por furaĝi. La foriron ili kutime anoncas per laŭtaj krioj. Depende de distribuo de nutraĵoj la papagoj povas veturi grandajn distancojn serĉante por manĝo. Konatas okazoj kiam brunakolaj papagoj flugis pli ol 80 km de iliaj "hejmaj" arboj por furaĝi. Iuj subpopulacioj de ruĝaventraj papagoj, kiuj tranoktumas alte en la montoj, povas subeniri ĝis 300 m de alteco ĝis siaj nutrofontoj.[9] Post matenmanĝo la papagoj ripozas en arboj apudaj al la nutrofonto, kie ili dormetas, strigliĝas aŭ sociumas. Ili revenas al la nutrofonto por tagmanĝi kaj poste revenas al siaj noktumaj lokoj.

Kvankam de tempo al tempo grupoj de longflugilaj papagoj furaĝas en homaj ĝardenoj kaj en maizajmileaj kampoj, plej ofte ili estas timemaj kaj evitas resti longe apud homaj loĝlokoj.

Dieto redakti

Plimulto de longflugilaj papagoj estas adaptemaj ĉiomanĝuloj, kiuj facile adaptiĝas manĝi semojn, fruktojn kaj ŝajnfruktojn, foliojn de diversaj arboj kaj arbustoj, florojn riĉajn je nektaro kaj diversspecajn insektojn, kvankam la lastaj neniam formas plejparton de ilia nutraĵo. Ĉar plej ofte ilia manĝaĵo ne enhavas na sufiĉe da likvaĵoj, longflugilaj papagoj ankaŭ bezonas havi fonton de akvo en ilia habitato.

La kaba papago estas escepto inter longflugilaj papagoj, ĉar ili manĝas nur kelkajn specojn de fruktoj de Podocarpus kaj Celtis arboj. Krom kaptado kaj habitatdetruo, tio ĉi ankaŭ estas kialo ke kaba papago estas la plej endanĝerita inter specioj de longflugilaj papagoj, listita kiel vundebla far IUCN.[10]

Senegalaj papagoj kaj papagoj de Meyer estas parte migrantaj, kaj per tiuj ĉi migroj ili anstataŭigas nutrofontojn kiuj laŭsezone elĉerpiĝas kaj malaperas. Ili, tamen, neniam migras dum la bredsezono.

Bredado redakti

Longflugilaj papagoj komencas bredi kiam ili aĝas tri jarojn. Ili nestas en naturaj arbotruoj, prefere en grandaj arboj kiel baobaboj kaj karobarboj. Kabaj papagoj preferas nesti en truoj de podokarpoj, sur kiuj ili furaĝas, kaj oni trovis nestojn de ruĝaventraj papagoj en truoj de termitejoj. La papagoj ne kolektas materialon kaj nenion konstruas en siaj nestoj.[11]

Ovaroj de longflugilaj papagoj konsistas plej ofte el du aŭ kvar ovoj. La ino kreas ilin dum unu ĝis kvar tagoj kaj kovas dum inter 26 kaj 28 tagoj.[12] La iĉo ĝenerale restas apude de la nesto dum la tuta periodo de kovado kaj kelkajn tagojn post eloviĝo de idoj. Li portadas manĝaĵojn al la ino kaj viglas por danĝeroj. Post kiam la ino ĉesas resti ĉe la idoj tuttempe, la iĉo komencas porti manĝaĵojn ankaŭ al ili. La pezo de ĵuseloviĝintaj idoj nur mezuritas en kaptivbredantaj birdoj kaj estas ĉirkaŭ 5 g por papago de Meyer kaj 6 g por brunakapa papago. Idoj de ĉiuj specioj estas kovritaj je brunecaj aŭ grizecaj lanugoj. Dum la nesta periodo la papagoj iĝas malpli bruaj kaj pli atentemaj.[11]

Oni ne scias kiom longe idoj restas en nestoj krom en kapteco. Observoj pri sovaĝaj birdoj nur eblis por kabaj papagoj kaj brunakolaj papagoj. Idoj de kaba papago restas en nesta truo ĝis 79 tagojn kaj tiuj de brunakola papago 69 tagojn.[13] Datumoj pri senegalaj kaj brunakapaj papagoj baziĝas je observoj de kaptivaj birdoj. Laŭ ili senegalaj papagoj elnestiĝas inter la 9-a kaj la 11-a semajno de ilia vivo kaj brunakapaj papagoj ĉirkaŭ la 12-a semajno. La patro manĝigas la idojn ĝis ili aĝas 15 semajnojn.[14]

Danĝeroj kaj malsanoj redakti

Nestantaj inoj kaj junaj idoj de longflugilaj papagoj estas vundeblaj por predado, ekzemple far dazipeltoj, bumslangoj, varanoj, viveroj, pavianoj, kaj mungotoj. Oni ankaŭ observis kiel poliboroido prirabas neston de longflugila papago, tenante sin ĉe la arbotruo per unu mano kaj kaptante idojn per la alia. Plenkreskaj bridoj estas malpli vundeblaj ol la idoj, sed ankaŭ ilin ĉasas sufiĉe grandaj agloj, akcipitroj kaj falkoj.

La plej kutimaj parazitoj de longflugilaj papagoj estas plumaj akaroj kaj birdopedikoj, kiuj vivas sur haŭto aŭ en plumaro de la birdo. Samkiel multaj aliaj animaloj, la papagoj povas esti infektitaj de enaj parazitoj kiel Coccidia, Ascaridida, Capillaria kaj Cestoda.

Ne multe estas sciata pri malsanoj de sovaĝaj longflugilaj papagoj, sed studoj de kabaj papagoj kaj papagoj de Rüppell montris ke iliaj populacioj ade estas infektitaj per la psitaka beka kaj pluma malsano (PBPM). Kuraco por tiu ĉi malsano ankoraŭ ne ekzistas, kaj eĉ kvankam iuj birdoj ne montras simptomojn, ili tamen povas esti disvastigantaj la malsanon.

Populacioj redakti

Populacioj kaj konservaj statusoj de malsamaj specioj de longflugilaj papagoj ege malsamas, de malplej zorgiga ĝis minacata. Pli malpli prudentaj studoj de longflugilaj papagoj ĝis nun nur faratis en Namibio kaj Sudafriko, do la plej fidindaj datumoj pri populacioj de diversaj specioj kaj subspecioj de la genro venas el tiu regiono. Laŭ la retenciklopedio de World Parrot Trust online encyclopedia,[15] precizaj grandoj de populacioj de plimulto de specioj ne estas konata, sed supozeble ili estas stabilaj, krom Kongaj papagoj kies populacioj ŝajne malkreskas. Hoppe kaj Welcke notis ke datumoj pri populacioj de preskaŭ ĉiu specio de longflugilaj papagoj estas aŭ nekompletaj, aŭ eksdataj, aŭ tute ne ekzistas.[16]

Dum ruĝaventraj papagoj kaj Senegalaj papagoj estas ĝis nun sufiĉe kutimaj, iuj subspecioj de aliaj ĝenerale stabilaj specioj iĝis minacataj pro habitatdetruo kaj trokaptado. Tiel okazis, ekzemple, kun subspecio Poicephalus gulielmi fantiensis de Konga papago, kiu estas minacata pro senarbarigo kaj kaptado (malgraŭ ke CITES) malpermesas komercon de tiuj sovaĝe kaptitaj birdoj).

Ĝis nun ne estas fidindaj informoj pri njamnjamaj papagoj, kiuj plejparte vivas en Ĉado kaj Centr-Afrika Respubliko, kaj flavafruntaj papagoj, endemiaj en Etiopaj Altaĵoj. Oni povas supozi, ke populacioj de flavafruntaj papagoj malkreskas, ĉar intensa senarbarigo okazas en ĝia habitato. Informo pri brunakapaj papagoj kaj papagoj de Rüppell estas nekonsista kaj kontraŭdira. Iuj studoj montras ke ambaŭ la specioj iĝis tre raraj en iliaj arealoj, la aliaj nur asertas ke iliaj kvantoj malkreskas sed ili ankoraŭ ne iĝis minacataj.

El la specioj pri kiuj ekzistas fideblaj datumoj, la plej draste endanĝerita specio de longflugilaj papagoj estas la Kaba papago, kies nutrado dependas je podokarpaj semoj. Ĉar kvanto de podokarpaj arboj malkreskas pro senarbarigo, tiu ĉi specio estas en danĝero de formorto. En 2018 oni kontis nur 1.453 specianojn de Kabaj papagoj.[17] Tio ĉi estas tre malgranda kvanto, sed tamen iom pli ol en 2004,[18] kio povas doni esperon eĉ kvankam la datumoj venas el malsamaj fontoj.

Taksonomio redakti

La genron Poicephalus enkondukis angla naturalisto William John Swainson en 1837.[19] La tipa specio estas senegala papago.[20] La nomo devenas de la antikvaj grekaj vortoj phaios "griza" kaj kephalos "kapo".[21]

La genro enhavas 10 speciojn.[22]

Specioj redakti

Specioj de longflugilaj papagoj
Kutimaj kaj sciencaj nomoj Bildo Priskribo Subspecioj
(krom la nominala)
Vivareoj
Senegala papago

(P. senegalus)

  Griza kapo, verda dorso kaj brusto. Ventro povas esti flava, oranĝa aŭ ruĝa depende de la subspecio. Poicephalus senegalus versteri

Poicephalus senegalus mesotypus

Savanaj partoj de Uesta Afriko
Papago de Meyer

(P. meyeri)

  Verda kun flavaj areoj sub flugiloj. Formo kaj disvastigo de flava koloro dependas de la subspecio. Poicephalus meyeri saturatus

Poicephalus meyeri matschiei

Poicephalus meyeri transvaalensis

Poicephalus meyeri reichenowi

Poicephalus meyeri damarensis

Centra kaj suda Afriko
Ruĝaventra papago

(P. rufiventris)

  Plejparte verdaj aŭ grizece-verdaj kun grizaj kapoj kaj dorsoj. Iĉoj havas brile oranĝkolorajn ventrojn kaj malsuprajn partojn de flugiloj. neniu Suda Afriko
Brunakapa papago

(P. cryptoxanthus)

  Plejparte verda. Brile verda ĉe ventro kaj bruneca aŭ grizeca ĉe dorso kaj kapo. Estas "kaŝitaj" ore-flavaj makuloj sub la flugiloj. Poicephalus crypoxanthus tanganyikae Sud-eosta Afriko
Konga papago

(P. gulielmi)

  Plejparte verda kun ruĝaj makuloj sur kapo kaj ŝultroj, kies grando kaj formo dependas je subspecio Poicephalus gulielmi fantiensis

Poicephalus gulielmi massaicus

Tri disaj regionoj en centra kaj uesta Afriko
Kaba papago

(P. robustus)

  Plejparte verda kun bruneca aŭ grizeca kapo kaj dorso. Pli granda kaj kun pli fortika beko ol aliaj longflugilaj papagoj. neniu Kelkaj disaj areoj en montara Sudafriko
Brunakola papago

(P. fuscicollis)

  Plejparte verda, kun griza aŭ bruna kapo kaj kolo Poicephalus fuscicollis suahelicus Uesta Afriko
Papago de Rüppell

(P. rueppellii)

  Plejparte grizece-verda, olivkolora aŭ malhele bruna, kun flavaj makuloj ĉe kruroj kaj marĝenoj de flugiloj. Inoj havas brile bluajn pugojn kaj bazojn de vostoj. neniu Sud-uesta Afriko
Flavafrunta papago

(P. flavifrons)

  Plejparte verda kun brile flava kapo kaj vizaĝo Poicephalus flavifrons aurantiiceps Etiopaj Altaĵoj
Njamnjam-papago

(P. crassus)

  Plejparte verda kun bruna kapo neniu Malgranda areo preskaŭ tute en Centrafrika Respubliko

Subspecioj redakti

Multaj specioj de longflugilaj papagoj formis subspeciojn aŭ pro varieco de habitato, aŭ pro diseco de vivareoj. Onikrede, Kaba papago kaj Konga papago formas subspecian komplekson.[23]

Avikulturo kaj rilatoj kun homo redakti

Senegala papago, papago de Meyer, ruĝaventra papago kaj brunakapa papago estas popularaj dombirdoj, kiuj ofte vivas en homaj domoj en multaj landoj de la mondo. Ili estas ĥarizmaj, inteligentaj, kapablaj imiti homan parolon, kaj samtempe amikemaj al homoj kaj malpli bruaj ol plimulto de aliaj domaj papagoj. Pli raraj specioj de longflugilaj papagoj plej ofte ne troveblas en kapteco.

Iuj specioj de longflugilaj papagoj estas minacataj per habitatdetruo, aliaj, eĉ konsiderataj nezorgigaj, suferas pro kaptado por komerco. Ekzemple, senegala papago, kiun IUCN ĝis nun listas kiel malplej zorgiga, estas unu el la plej ofte kaptataj birdospecioj. Oni kontis ke ekde 1981 ĉirkaŭ 735,775 sovaĝkaptitaj senegalaj papagoj eniris internacian komercon.[24]

Referencoj redakti

  1. Taxonomy of Poicephalus parrots. Arkivita el la originalo je 2006-10-16. Alirita 2022-01-14.
  2. Map showing countries of Sub-Saharan Africa. Arkivita el la originalo je 2 December 2007. Alirita 2 March 2007. Arkivigite je 2007-12-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-02. Alirita 2022-01-14.
  3. Lantermann, Walter. (1999) Papageienkunde. Berlino: Parey Buchverlag, p. 455. ISBN 3-8263-3174-5.
  4. Hoppe, Dieter. (2006) Langflügelpapageien. Stuttgart: Ulmer Verlag, p. 86. ISBN 3-8001-4786-6.
  5. Strunden, Hans. (1986) Die Namen der Papageien und Sittiche. Bomlitz: Horst Müller-Verlag, p. 64. ISBN 3-923269-21-8.
  6. Low, Rosemary. (1989) Das Papageienbuch. Stuttgart: Ulmer Verlag, p. 178. ISBN 3-8001-7191-0.
  7. (2002) “Diet of the Cape Parrot, Poicephalus robustus, in Afromontane forests in KwaZulu-Natal, South Africa”, Ostrich 73 (1–2), p. 20–25. doi:10.2989/00306520209485347. 
  8. Hoppe, Dieter. (1990) Langflügel-Papageien. Stuttgart: Ulmer, p. 13. ISBN 3-8001-7214-3.
  9. Hoppe, Dieter. (2006) Langflügelpapageien. Stuttgart: Ulmer, p. 18–19. ISBN 3800147866.
  10. Poicephalus robustus. The IUCN Red List of Threatened Species. 2017. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T119194858A119196714.en. 
  11. 11,0 11,1 Hoppe, Dieter. (1990) Langflügelpapageien (germane). Stuttgart: Ulmer, p. 20. ISBN 3-8001-7214-3.
  12. Low, Rosemary. (1989) Das Papageienbuch (germane). Stuttgart: Ulmer, p. 188–189. ISBN 3-8001-7191-0.
  13. Hoppe, Dieter. (2006) Langflügelpapageien (germane). Stuttgart: Ulmer, p. 23. ISBN 3-8001-4786-6.
  14. Low, Rosemary. (1989) Das Papageienbuch (germane). Stuttgart: Ulmer, p. 187. ISBN 3-8001-7191-0.
  15. Encyclopedia. Alirita 17 June 2020.
  16. Hoppe, Dieter. (2006) Langflügelpapageien (germane). Stuttgart: Ulmer, p. 15–17; 80–167. ISBN 3-8001-4786-6.
  17. Cape Parrot (11 November 2020). Alirita 11 November 2020.
  18. Hoppe, Dieter. (2006) Langflügelpapageien. Stuttgart: Ulmer Verlag, p. 15. ISBN 3-8001-4786-6.
  19. Swainson, William John. (1837) On the Natural History and Classification of Birds 1. John Taylor.
  20. (1937) Check-list of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  21. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. 312. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  22. Parrots, cockatoos. World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union (2018). Alirita 4 April 2018.
  23. (2000) “A molecular approach to the taxonomy and biogeography of African parrots”, Italian Journal of Zoology 67 (3), p. 313–17. doi:10.1080/11250000009356330. Alirita 5 December 2010.. 
  24. Senegal Parrot (Poicephalus senegalus) (8 April 2020). Alirita 8 April 2020.