Longitudo de Florenco

La longitudo de Florenco estas propono de geografia sistemo en rilato kun la deksesuma tempo. Laŭ tiu sistemo longitudoj estas deksesume disdividitaj kaj tiu propono ŝanĝi la nunan sesdekuman sistemon ankaŭ proponas ŝanĝi la referencan longitudon, por ke la datŝanĝlinio koincidu kun la Beringa markolo. Tiu meridiano koincide ankaŭ trairas la urbon Florenco -pasante tra la Ĝardeno de Boboli (itale: Giardino di Boboli) kaj la Palaco Pitti (itale: Palazzo Pitti) - kaj estas distanca de la Grenviĉa meridiano je 32ono de la tera cirklo.

La longitudo de Florenco

Kongruo redakti

Pro la distanco de 32ono de la tera cirklo, florencaj sesdekumaj horoj koincidas kun grenviĉaj sesdekumaj horoj kun jena rilato :

FMT GMT
Florenca noktomezo ,0000 23:15
Grenviĉa noktomezo ,0800 00:00
,1000 00:45
,2000 02:15
,2800 03:00
,3000 03:45
,4000 05:15
,4800 06:00
,5000 06:45
,6000 08:15
,6800 09:00
,7000 09:45
Florenca tagmezo ,8000 11:15
Grenviĉa tagmezo ,8800 12:00
,9000 12:45
,A000 14:15
,A800 15:00
,B000 15:45
,C000 17:15
,C800 18:00
,D000 18:45
,E000 20:15
,E800 21:00
,F000 21:45
  • FMT estas mallongigo por Florence Mean Time, Florenca Meza Tempo, analoge al GMT, Greenwich Mean Time, Grenviĉa Meza Tempo
  • Koloritaj estas rimarkindaj momentoj de la tago, je ĉiu okono de tago : 3 horoj= ,1000
 
Ĉefcirklo de Grenviĉo, Ĉefcirklo de Florenco


Argadora Datlinio redakti

Alia propono de Urion Argador proponas elekti kiel datlinion (nomatan Argadora Datliniio) la longitudon 168,5° okcidente ĉar ĝi trafas nur la Aleutan insulon Umnak krom Antarkton, do la malplej da loĝataj teroj. Tiu meridiano estu de tiu de Trondheim, Wismar, Munkeno, Hall (Tirolo), Vicenzo kaj Yaoundé. La Argadora datlinio estas parto de la propono pri Argadora kalendaro.

Eksteraj ligiloj redakti