La Longvosta tringo, Bartramia longicauda, estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj; temas pri ununura specio de la genro Bartramia tre rilata al genro de la kurloj, kvankam ĝi ne havas subenkurban bekon kiel tiuj (Thomas, 2004).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta tringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Bartramia Bartramia
Specio: Longvosta tringo Bartramia longicauda
Bechstein 1812
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bartramia longicauda - MHNT

Plenkreskulo estas 28–32 cm longa kun enverguro de 50–55 cm. Ĝi havas longajn flavajn krurojn kaj longajn kolon kaj voston, de kio venas la scienca kaj esperanta nomoj. La kapo kaj kolo estas helaj kun brunaj strioj. Sub okulo estas bruna larĝa strio aŭ makulo. La dorso kaj supraj flugiloj estas punktitaj malhelbrunaj kaj la ventro kaj gorĝo estas blankaj. La beko estas longa, sed ne tiom kiom longaj estas kurlobekoj; ĝi estas ĉefe flava kaj nigra ĉepinte. La okuloj estas malhelaj en blanka cirkaŭokula makulo.

Ties reprodukta medio estas malfermaj herbejoj kaj terkulturejoj tra centra Norda Ameriko kaj Alasko. La Longvosta tringo povas foje troviĝi en etaj izolitaj nestaj kolonioj. La bredsezono estas el frukomenca somero ĝis ties fino. La nestoj estas lokitaj surplanke inter densa herbaro. La ino demetas 4 ovojn; ambaŭ gepatroj zorgas la idojn kaj povas ludi distrajn ceremoniojn por malproksimigi eventualajn predantojn for de la nesto aŭ de la idoj.

La Longvosta tringo estas longdistanca migranto kiu vintras en Suda Ameriko, ĉefe al Brazilo, Urugvajo, Argentino, Bolivio kaj Peruo, kie tiam estas somero. Ĝi estas tre rara vagulo al Eŭropo, sed rimarkinde ĉe la insularo Scilly sudokcidente de Anglio, kie la birdoj povas esti sufiĉe fida je homoj, ĉar almenaŭ unu birdo prenis vermojn el la buŝo de birdoŝatanto.

Tiuj birdoj manĝas en kamparo plukante per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj iom da vegetaro. Ili estas ofte vidataj ĉe bariloj aŭ eĉ fostoj.

La birdo povas esti facile identigita pro ties tre diferenciga alvoko kiu sonas kiel serio de descenda fajfado.

Nombrado de tiuj birdoj pliiĝis kiam arbaroj estis malpliigitaj komence de la 19a jarcento, sed malpliiĝis draste fine de tiu jarcento por troa ĉasado. Ili estas nuntempe sufiĉe komunaj en mezokcidenta Usono, sed ties loĝantaro disiĝis oriente.

La Longvosta tringo devas sian sciencan nomon al usona naturalisto William Bartram. Uziĝis ankaŭ la anglusona nomo "Bartram's Sandpiper" popularigita de Alexander Wilson, kiu lernis ornitologikon kaj naturan historion el Bartram.

Referencoj redakti

PDF plena teksto Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Supplementary Material

Eksteraj ligiloj redakti