En la havaja religio, la dio Lono estas asocia kun fekundeco, agrikulturo, pluvo, muziko kaj paco. En unu el la multaj havajaj historioj pri Lono, li estas por fekundeco kaj muziko dio kiu venas al la Tero sur ĉielarko por edziĝi al Laka. En agrikulturaj kaj plantejaj tradicioj, Lono estis identigitaj kun pluvo kaj manĝoplantoj. Li estis unu el la kvar dioj (kun Kū, Kāne, kaj la ĝemalfrato de Kāne nome Kanaloa)[1] kiuj ekzistis antaŭ la mondokreado. Lono estis ankaŭ la dio de paco. Liahonore, okazas la granda ĉiujara festivalo Makahiki. Dum tiu periodo (proksimume el Oktobro al Februaro), milito kaj nenecesa laboro estis kapu (malpermesita). En la havaja veterterminaro, vintraj Kona ŝtormoj kiuj alportas pluvon al la leaj areoj estas asociaj kun Lono. Lono alportas pluvon kaj havigas fekundecon, kaj tiele estis foje referencita kiel Lono-makua (Lono la Haviganto). Ceremonioj okazas dum monata kaj jara ciklo. Dum 8 monatoj de la jaro, la luakini (templo) estis dediĉita al Ku. Kvar periodoj (kapu pule) ĉiun monaton postulis striktajn ceremoniojn. Malobeantoj povus havi siajn propraĵojn kaptitajn de la pastroj aŭ de la senjoroj, aŭ eĉ esti kondamnitaj al mortopuno pro gravaj rompoj.[2]

Lono
diaĵo
Informoj
vdr
Figuro de la 18a jarcento de Lono, montrita en Luvro.

Notoj redakti

  1. The Kumulipō, linio 1714
  2. Cordy, Ross "Exalted sits the chief: The ancient History of the Hawai'i Island". Honolulu, HI Mutual Publishing (2000), 61

Bibliografio redakti

  • Thompson, Hunter (1979). The Great Shark Hunt: Strange Tales from a Strange Time, 1st ed., Summit Books, 105-109. ISBN 0-671-40046-0.
  • Martha Warren Beckwith (1951). "The Kumulipō". ĉapitro 4. Alirita la 26an de Oktobro 2018.
  • Leilehua Yuen (kun rolo de Lono en Makahiki). "Makahiki, the Hawaiian New Year". Arkivita el la originalo en 2013-01-28. Alirita la 26an de Oktobro 2018.