Lopera [loPEra] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Lopera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23780
Demografio
Loĝantaro 3 579  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 57′ N, 4° 13′ U (mapo)37.945833333333-4.215Koordinatoj: 37° 57′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 276 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lopera (Provinco Ĥaeno)
Lopera (Provinco Ĥaeno)
DEC
Lopera
Lopera
Situo de Lopera
Lopera (Hispanio)
Lopera (Hispanio)
DEC
Lopera
Lopera
Situo de Lopera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lopera [+]
vdr
Lopera en la provinco.

La areo de la municipo estas 67,90 km2 kie loĝas 3 665 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 54,7 loĝ./km2.

Escañuela situas sur la sudokcidento de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj.

Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.

Historio redakti

 
Kastelo kaj turo.

Post la konkero de la areo fare de kristanoj, Lopera estis en la teritorio de la Ordeno de Kalatravo. De tiu epoko restis tri gravaj konstruaĵoj interligitaj, la kastelo, la preĝejo kaj la Casa de la Tercia.

Lopera estis scenejo de unu de la plej akraj bataloj en la nomita Fronto de Andaluzio dum la Hispana Enlanda Milito. En tiu mortis gravuloj de la internacia tiama intelektularo, nome John Cornford kaj Ralph Fox, membroj de la Internaciaj Brigadoj, en la respublika flanko, kaj la taŭrludisto Pepe "El Algabeño", en la frankisma flanko. Estis multaj mortoj kaj rezulte la respublikanoj malsukcesis rompi la fronton kaj la frankistoj malsukcesis progresi.

Vidu ankaŭ redakti