Lopra (dane: Lobra) estas komunumo sur insularo Ferooj, sur insulo Suðuroy. Ĝi havis 104 loĝantojn en 2007.

Situo de Lopra
Lopranseiði. La Istmo de Lopra ĉe ties okcidenta rando

Lopra situas sude ĉe la orienta parto de Suðuroy, ĉe fino de la fjordo Lopransfjørður, kiu trairas al Vágsfjørður. Tie ekzistas istmo, antaŭ la okcidenta marbordo situas la 3,4  hektarojn granda Lopranshólmur.

La komunumo estis fondita en 1834, kiam komencis la laboron tie cetaca stacio. Post kiam la aro de cetoj reduktiĝis en la 20-a jarcento, oni fermis la stacion de Lopra en 1953. Hodiaŭ tie funkcias fiŝoprilabora uzino.

La vojoj al sudo kondukas tra serpentumaj vojoj, preter birdorokoj Beinisvørð.