Lorin MAAZEL (naskiĝinta en la 6-a de marto 1930 en Neuilly-sur-Seine, mortinta en la 13-a de julio 2014 en Castleton Farms proksime de Leksingtono (Kentukio)) estis usona dirigento, violonisto kaj komponisto. Li nombriĝis inter la plej renomitaj orkestrestroj de sia tempo.

Lorin Maazel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1930 (1930-03-06)
en Neuilly-sur-Seine
Morto 13-an de julio 2014 (2014-07-13) (84-jaraĝa)
en Rappahannock County
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Picburgo • Peabody High School • Fanny Edel Falk Laboratory School • Interlochen Center for the Arts
Familio
Patro Lincoln Maazel
Edz(in)o Dietlinde Turban • Israela Margalit
Infano Fiona Maazel
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikdirektoroviolonisto
TTT
Retejo http://www.maestromaazel.com/
vdr

Vivo redakti

La filo de muzikista familio revenis Usonon kiel 2-jaraĝulo. Kiel 5-jaraĝulo li estis instruita violone fare de Karl Molldrem, du jarojn poste li komencis la pianoludadon kaj lernis dirigenti samtempe sub la gvidado de Vladimir Bakalejnikov. Kiel 8-jaraĝulo li jam videblis surpupitre de la Universitata Orkestro de Moscow (Idaho). En 1939 li estris unuafoje Los-Anĝelesan Filharmonian Orkestron.

Inter 1946-1950 li studis matematikon, filozofion kaj lingvojn ĉe la universitato de Pittsburgh dum samtempa muzikista pliperfektiĝo. Ekde 1955 Maazel li estis pli ofte en Eŭropo: en 1955 li gvidis du koncertojn ĉe la Teatro alla Scala en Milano kaj prezentis sin kun la viena orkestro Wiener Symphoniker.

Sekvis gastaj koncertoj kun la plej gravaj orkestroj ĉe pluraj muzikfestivaloj, i.a. en Bayreuth kaj en Salcburgo kiel ankaŭ ĉe la berlina Deutsche Staatsoper. Tie li iĝis en 1965 ĝenerala muzikdirektoro kaj samtempe ĉefdirigento de la berlina orkestro Radio-Symphonie-Orchester.

Ekde 1972 li estis ĉefo de la Cleveland Orchestra, kaj gvidis ekde 1982 la Vienan Ŝtatan Operejon kie li tamen demisiis baldaŭ. Ekde 1984 li troviĝis denove en Usono kiel ĉefo de la Pittsburgh Symphony Orchestra, de 1993-2002 li estris en Munkeno la Simfonian Orkestron de Bayerischer Rundfunk. Menciindas de tiu munkena tempo la cikloj de la sinfonioj de Anton Bruckner (1999) kaj Gustav Mahler (2002).

Kiel posteŭlo de Kurt Masur li transprenis en 2002 la gvidadon de New York Philharmonic Orchestra.

Krom dirigentado li brilis ankaŭ kiel komponisto. En 2005 li gvidis en Covent Garden la premieron de sia opero 1984 laŭ la samtitola romano de George Orwell.

Li estis edzo de la germana aktorino Dietlinde Turban.

Verkoj redakti

  • Monaco Fanfares op. 8 (1993)
  • Music for Violoncello and Orchestra op. 10
  • Music for Flute and Orchestra op. 11
  • Music for Violin and Orchestra op. 12
  • Farewells. Symphonic Movement op. 14 (1999
  • The Giving Tree für Orchester, Cello und Erzähler op. 15 (1998)
  • The Empty Pot für Orchester, Kinderchor, Knaben-Sopran und Erzähler op. 16 (1999)
  • Veronica (19894)
  • Irish Vapours an Capers (1994
  • Opero 1984

Premioj redakti

  • 1977: Bundesverdienstkreuz 1. Klasse
  • 1981: Offizier der Ehrenlegion
  • Commander Orden des Löwen von Finnland
  • 1996: Bayerischer Fernsehpreis|Ehrenpreis des Bayerischen Fernsehpreises
  • 1997: Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien|Goldene Ehrenmedaille der Stadt Wien
  • 2000: Wilhelm-Furtwängler-Preis
  • 2001: Großes Bundesverdienstkreuz mit Stern
  • 2003: Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 2013: Ehrenring der Wiener Staatsoper

Fonto redakti

Pausch, Marion. „Maazel, Lorin." Microsoft Encarta 2007 [DVD].

Eksteraj ligiloj redakti