Lorno estas optika tuba aparato por observi malproksimajn objektojn.

Ekzemplo de lorno

Lorno konsistas el objektivo, kiu faras realan bildon, kaj okulario, kiu pligrandigas la bildon. Pligrandigo de lorno egalas al rilatumo de fokusaj distancoj de la objektivo kaj de la okulario. Kutime la pligrandigo estas 20-obla aŭ pli. En iuj lornoj oni povas reguli ĝian gradon aŭ instali por tio specialajn okulariojn.

Similan funkciadon havas kelkaj similaj aparatoj, ekzemple periskopo, teleskopo kaj binoklo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Galileja lorno kun diverĝa okulario kaj konverĝa objektivo; le vidata bildo ests inversa