Los-Anĝeleso

urbo en Kalifornio, Usono

Los-AnĝelesoLosanĝeleso (angle Los Angeles [lɔs ˈændʒələs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti; hispane Los Ángeles [los ˈanxeles]; signife La Anĝeloj) estas urbo en Suda Kalifornio, kiu estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciúncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopolistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).

Panoramo de Los Angeles je 2013 kiel vidite el observejo Griffith. Maldekstre al dekstre: Los Feliz, la urbocentro Los Angeles kaj Hollywood
Panoramo de Los Angeles je 2013 kiel vidite el observejo Griffith.
Maldekstre al dekstre: Los Feliz, la urbocentro Los Angeles kaj Hollywood
Los-Anĝeleso
angle Los Angeles, hispane Los Ángeles
urbo
Fotomontaĵo
FlagoBlazono
ĉarta urbo en Kalifornio • urbo de Usono • urbomondurbo • milionurbo • metropolo • megaurbo • business cluster • urbego [+]

Oficiala nomo: Los Angeles
Kromnomo: L.A., La urbo de anĝeloj, La amuza ĉefurbo de la mondo

Ŝtato Usono
Federacia ŝtatoKalifornio
KantonoLos-Anĝeleso

SituoLos Anĝeleso
- alteco71 m
- koordinatoj34° 3′ N, 118° 15′ U (mapo)34.05223-118.24368Koordinatoj: 34° 3′ N, 118° 15′ U (mapo)
Plej alta punkto1548
- situoSisiter Elsie
Plej malalta punkto0

Areo1 290,6 km² (129 060 ha)
- de aglomeraĵo4 319,9 km² (431 990 ha)

Loĝantaro3 898 747 (2020)
- de aglomeraĵo17 755 322
Denseco3 020,88 loĝ./km²
- de aglomeraĵo4 110,12 loĝ./km²

Fondita4-a de septembro 1781
UrbestroEric Garcetti

HorzonoUTC-08:00
- somera tempoUTC-07:00
Poŝtkodo90001-90068, 90070-90084, 90086-90089, 90091, 90093-90097, 90099, 90101-90103, 90174, 90185, 90189
Telefona antaŭkodo213, 310, 323, 424, 661, 818

Los-Anĝeleso (Kalifornio)
Los-Anĝeleso (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono

Los-Anĝeleso (Tero)
Los-Anĝeleso (Tero)
Metropola mapo

Los-Anĝeleso (Tero)
Los-Anĝeleso (Tero)
Mapo de la ĉefvojoj tra la urbocentro

Map
Los-Anĝeleso

Vikimedia Komunejo:  Los Angeles, California
Retpaĝaro: www.lacity.org
vdr
urbcentra pejzaĝo

Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono post Novjorko, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange kaj Riverside. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 3 898 747 loĝantoj sur areo de 1 302,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 994 loĝantoj/km².

La urbo estas la kerno de la pli granda Los-Anĝelesa metropola areo kaj de la regiono de la Granda Los-Anĝelesa Areo, kiu enhavas 13 milionojn[1] kaj ĉirkaŭ 18 milionojn da personoj en la Kombinita Statistika Areo respektive dum 2010, kio faras ĝin unu el la plej loĝataj metropolitaj areoj en la mondo[2] kaj la dua plej granda en Usono.[3] Los Angeles estas ankaŭ la kantona sidejo de la Kantono Los-Anĝeleso, nome la plej loĝata kaj unu el plej etne diversaj kantonoj de Usono[4], dum la tua areo de Los Angeles mem estis agnoskita kiel plej diversa el la plej grandaj urboj de la lando.[5] La urbaj loĝantoj estas menciitaj kiel Angelenos.[6]

La urbo estas loko de gravaj institucioj kaj eventoj pri ekonomio, scienco, kulturo kaj amuzo. Ĝi dufoje gastigis la olimpikojn, en 1932 kaj en 1984.

Historio redakti

La marbordan regionon, kie nun estas Los-Anĝeleso, dum jarcentoj loĝis indianoj. La unuaj eŭropanoj alvenis en 1542 sub Juan Rodríguez Cabrillo, portugaldevena esploristo, kiu ne setlis tie. Meze de la 16-a jarcento la regiono iĝis parto de la vicreĝlando Nova Hispanio. Vera koloniado fare de hispanoj komenciĝis nur ĉirkaŭ 1769.

La urbo estis fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo "El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula" (La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula). La nomo devenis de tiu de kapelo aparteninta al la Sankta Francisko, kies kultantoj, la franciskanoj, regadis la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruigis multajn misiejojn tra la ŝtato (ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis al la nuna "Los Angeles" kaj ofte simple al "L.A." [elEJ'] kaj oficiale City of Los Angeles.

En 1821 ĝi iĝis parto de sendependiĝanta Meksiko. Post la Meksika-Usona Milito ĝi en 1848 per la traktato de Guadalupe Hidalgo estis kaptita de Usono, kiu en 1850 oficiale igis Kalifornion usona subŝtato.

Fervojoj alvenis pere de la kompletigo de transkontinenta Sudpacifika Fervojo el Nov-Orleano al Los-Anĝeleso en 1876 kaj la Santa Fe Fervojo en 1885.[7] Nafto estis malkovrita kaj en la urbo kaj en la ĉirkaŭa areo en 1892, kaj ĉirkaŭ 1923, la malkovroj estis helpinta Kalifornion iĝi la plej granda naftoproduktanto de la lando, kun ĉirkaŭ unu kvarono de la tutmonda produktado de petrolo.[8]

20-a jarcento redakti

Dum la fino de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo kreskadis, ĝis ĝi fariĝis la plej granda en Kalifornio. Ĉirkaŭ 1900, la loĝantaro estis kreskinta al pli ol 102 000,[9] okazigante premon al la akvoliverado de la urbo.[10] La finkompletigo de Los-Anĝelesa Akvedukto en 1913, sub kontrolo de William Mulholland, sekurigis la kontinuan kreskon de la urbo.[11] Pro klaŭzoj en la ĉarto de la urbo kiu malpermesis, ke la Urbo Los-Anĝeleso vendu aŭ havigu akvon el la akvedukto al ajna areo eskter siaj limoj, multaj apudaj urboj kaj komunumoj estis devigitaj aliĝi al Los-Anĝeleso.[12][13][14]

Los-Anĝeleso kreis la unuan municipan regularon por zonigo en Usono. La 14an de Septembro, 1908, la Los-Anĝelesa Urba Konsilantaro, promulgis regularon por zonoj loĝejaj kaj industriaj. La nova regularo establis tri loĝejajn zonojn de unusola tipo, en kiuj industriaj uzoj estis malpermesitaj. La proskriboj inkludis grenejojn, segilejojn kaj ajnan industrian teruzadon kiu postulus funkciadon pere de ekipaĵoj de elektra maŝinaro. Tiuj reguloj estis plifortigitaj kontraŭ industriaj propraĵoj post la fakto. Tiuj malpermesoj estis aldonaj al ekzistantaj aktivecoj kiuj estis jam regulitaj kiel ĝenaj. Tiuj inkludis stokejojn de eksplodaĵoj, gasvorkojn, naftotubadon, buĉejojn, kaj tanejojn. Los-Anĝelesa Urba Konsilantaro ankaŭ markis sep industriajn zonojn ene de la urbo. Tamen, inter 1908 kaj 1915, Los-Anĝelesa Urba Konsilantaro kreis variajn esceptojn al la ampleksaj proskriboj aplikitaj al tiuj tri loĝejaj zonoj, kaj kiel konsekvenco, kelkaj industriaj uzoj aperis ene de ili. Estas du diferencoj inter la Regularo de Loĝeja Distrikto de 1908 kaj postaj zonigaj reguloj en Usono. Unue, leĝoj de 1908 ne establis kompletan zonigan mapon kiel ja faris la Novjorka Zoniga Regularo de 1916. Due, la loĝejaj zonoj ne distingis tipojn de loĝejoj; ili traktis apartamentojn, hotelojn, kaj apartajn loĝejojn de familioj same egale.[15]

 
Hill Street, norden el la 6a Strato, ĉirkaŭ 1913. Elstaraj lokoj estas Central Park (nuntempe Pershing Square (la arboj, malsupre maldekstre), Hotel Portsmouth (malsupre dekstre), kaj la tunelo de Hill Street (fine de la strato).

En 1910, Hollywood aperis en Los-Anĝeleso, kun 10 kinkompanioj jam funkciantaj en la urbo tiam. Ĉirkaŭ 1921, pli ol 80 porcento de la kinindustrio de la tuta mondo estis koncentrita en L.A.[16] La riĉeco generita de la industrio tenis la urbon izolita el multo de la ekonomia perdo suferita de la cetero de la lando dum la Granda Depresio.[17]

Ĉirkaŭ 1930, la loĝantaro superis jam unu milionon da personoj.[18] En 1932, la urbo estis hejmo de la Somera Olimpiko.

Dum la Dua Mondmilito, Los-Anĝeleso estis grava centro de milittempa fabrikado, kiel ekzemple por ŝipkonstruado kaj aviadiloj. California Shipbuilding Corporation konstruis centojn da ŝipoj Liberty kaj Victory en Terminal Insulo, kaj la areo de Los-Anĝeleso estis la sidejo de ses el la plej gravaj aviadilaj farikantoj de la lando (Douglas Aircraft Company, Hughes Aircraft, Lockheed, North American Aviation, Northrop Corporation, kaj Vultee Aircraft). Dum la milito, oni produktis pli da aviadiloj en unu jaro ol en ĉiuj jaroj antaŭ la milito ekde kiam la fratoj Wright flugigis la unuan aviadilon en 1903, kombinite. La fabrikado en Los-Anĝeleso multobliĝis, kaj kiel William S. Knudsen, de la Nacia Defendkonsila Komisio diris, "Ni venkis, ĉar ni strangolis la malamikon per lavango de produktado, kion ili neniam vidis nek revis tion ebla."[19]

En la 1930–aj ĝis 1940-aj jaroj, la kantono Los-Anĝeleso estis la nacia ĉefo en agrikulturo.[20]

 
dekstre George Patton dum bonveniga al hejmo parado en Los-Anĝeleso, la 9an de Junio, 1945.

Post la fino de la Dua Mondmilito, Los-Anĝeleso kreskis pli rapide ol iam ajn, etendante sin al la Valo San Fernando.[21] La etendo de la Interŝtata Ŝosea Sistemo dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj helpis elpeli ĉeurban kreskon kaj signalis la fermon de la fervoja elektra sistemo de la urbo nome Pacific Electric, iam la plej granda el la mondo.

Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie jam en 1965 (tumultoj de la kvartalo Watts, kun 34 mortoj kaj ĉirkaŭ 1000 vunditoj) kaj poste tio revenos en 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.

En 1969, Kalifornio iĝis la naskoloko de Interreto, ĉar la unua elsendo ARPANET estis sendita el la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso (UCLA) al la Stanford Research Institute en Menlo Park.[22]

En 1973, Tom Bradley estis elektita kiel la unua afrik-usonano kiu iĝis urbestro, kaj servis dum kvin regotempoj ĝis sia retiriĝo en 1993. Aliaj okazaĵoj en la urbo dum la 1970-aj jaroj estis la ostaĝokaptoj fare de la Simbiona Liberiga Armeo en Suda Centra en 1974 kaj la murdoj de Hillside Stranglers en 1977–1978.

En 1984, la urbo gastigis la Someran Olimpikon por la dua fojo. Ĉar Usono kune kun iuj aliaj landoj pro la armea invado de Sovetunio en Afganion bojkotis la antaŭan Someran Olimpikon 1980 okazintan en Moskvo, ĉi-foje reage Sovetunio kaj la aliaj ŝtatoj de la Varsovia Traktato krom Rumanio bojkotis la Someran Olimpikon. Spite tiun bojkoton, tiuj Olimpiko estis finance pli sukcesa ol ajna alia antaŭa,[23] kaj la dua Olimpiko kiu rezultis en profito; la alia, laŭ analizo de tiutempaj gazetaj informoj, estis la Somera Olimpiko 1932, okazinta ankaŭ en Los-Anĝeleso.[24]

Rasaj konfliktoj denove aperis ekde la 29a de Aprilo, 1992, pro la senkulpigo fare de ĵurio el Simi Valley de kvar policanoj de Los-Anĝeleso (LAPD) kaptitaj per video batante Rodney King, kio rezultis en grandskalaj tumultoj en la urbo.[25][26]

En 1994, tertremo de magnitudo 6.7 ĉefe en la kvartalo Northridge frapegis la urbon kaj okazigis 12.5 mil milionojn da usonaj dolaroj en damaĝoj kaj 72 mortojn.[27] La jarcento finis kun la Skandalo de la Divizio Rampart, nome unu el plej etende dokumentitaj kazoj de polica misfaro en la historio de Usono.[28]

En 2002, la urbestro James Hahn estris la kampanjon kontraŭ secesio, kio rezultis en tio, ke voĉdonantoj venkis super la klopodoj de Valo San Fernando kaj Hollywood apartiĝi el la urbo.[29]

Los-Anĝeleso estos en 2028 gastiganto de la Somera Olimpiko kaj de la Paralimpiko, kio faris Los-Anĝeleson la tria urbo kiu estos gastiganto de la Somera Olimpiko trifoje.[30][31]

Klimato redakti

 
Satelita foto montras la urbon Los-Anĝeleso.

Los-Anĝeleso havas mediteranean aŭ subtropikan klimaton. Tro grandaj diferencoj ne estas inter la monatoj. Jare pluvas po 305 mm (laŭ aliaj 385; tre malofte neĝas). Laŭ la klasifiko de Köppen la klimato de la marbordaj partoj estas Csb kaj de la aliaj Csa.

Mezaveraĝe estas rimarkebla pluvo nur je 35 tagoj en jaro, kaj preskaŭ nur en vintro kaj printempo. La renkonto de varma kaj malvarma aeroj (de la enlandaj dezertoj kaj de la maro respektive) ofte kaŭzas nebulojn aŭ nubojn, precipe en printempo. Tia vetero ofte malhelpas la forblovon de haladzo, kiu tiam kolektiĝas en kaj ĉirkaŭ la urbo.

Geografio redakti

La urbo Los-Anĝeleso kovras totalan areon de 502.7 kvadrataj mejloj (1,302 km²), enhavante 468.7 kvadratajn mejlojn (1,214 km²) de tero kaj 34.0 kvadratajn mejlojn (88 km²) de akvo.[32] La urbo etendiĝas 44 mejlojn (71 km) nord-suden kaj 29 mejlojn (47 km) orient-okcidenten. La perimetro de la urbo estas de 342 mejloj (550 km).

 
Nokta foto de South Bay (Suda Golfo, en la kantono Los-Anĝeleso), 2017, kun la Pacifika Oceano maldekstre (malhela regiono), duoninsulo Palos Verdes (Verdaj bastonoj) dekstre apude (malmultaj lumoj), San Pedro, en la centro antaŭe kaj Terminal Island dekstre antaŭe (brila regiono).

Los-Anĝeleso estas kaj ebena kaj monteteca. La plej alta punkto en la urbo mem estas Monto Lukens (1,547 m),[33][34] situa en la nordorienta pinto de Valo San Fernando. La orienta pinto de la Montoj Santa Monica etendas el Downtown (urbocentro) ĝis la Pacifika Oceano kaj apartigas la Los-Anĝelesan Basenon el la Valo San Fernando.

La regiono de Los-Anĝeleso situas en la pacifika fajro-ringo, zono de sismologia nestabileco. Ĉiujare okazas proksimume 10.000 tertremoj[35].

Kelkaj marbordaj lokoj de la urbo estas sub certa risko de cunamoj. Post la Granda Ĉilia Tertremo en 1960 cunamo damaĝis kelkajn havenojn.

Vidindaĵoj redakti

 
Amasa transporto ĉe Los-Anĝeleso kondukis al granda uzado de malpeza trajno.

Transporto redakti

La urbo kaj la cetero de la Los-Anĝelesa metropola areo estas servita de etenda reto de ŝoseoj. La Texas Transportation Institute, kiu publikigas ĉiujaran informon Urban Mobility Report, rangigis la ŝosean trafikon de Los-Anĝeles kiel la plej ŝtopita en Usono en 2005 mezurita per la ĉiujara prokrasto por veturanto.[36] La averaĝa veturanto en Los-Anĝeleso devis suferi 72 horojn de trafika prokrasto jare laŭ tiu studo. Tiu amasa transporto ĉe Los-Anĝeleso kondukis al granda uzado de malpeza trajno.

 
La konstruaĵo Theme Building en la Flughaveno Los-Anĝeleso.

La ĉefa internacia kaj enlanda flughaveno kiu servas al Los-Anĝeleso estas internacia Flughaveno Los-Anĝeleso (IATA: LAX, ICAO: KLAX), ofte referencata per sia flughavena kodo, LAX.

Aliaj gravaj apudaj komercaj flughavenoj estas la jenaj:

  • (IATA: ONT, ICAO: KONT) Ontario International Airport, de la urbo Ontario, CA; servas al Inland Empire.
  • (IATA: BUR, ICAO: KBUR) Hollywood Burbank Airport, kunposedo de la urboj Burbank, Glendale, kaj Pasadena. Iam konata kiel Bob Hope Airport kaj kiel Burbank Airport; la plej proksima flughaveno al Downtown Los Angeles; servas al Valoj San Fernando, San Gabriel, kaj Antelope.
  • (IATA: LGB, ICAO: KLGB) Long Beach Airport, servas al la areo Long Beach/Harbor.
  • (IATA: SNA, ICAO: KSNA) John Wayne Airport de la Kantono Orange.

Ankaŭ unu el la plej aktivaj flughavenoj de la mondo estas en Los-Anĝeleso, nome Van Nuys Airport (IATA: VNY, ICAO: KVNY).[37]

Amaskomunikiloj redakti

 
La nuboskrapulo Fox Plaza en kvartalo Century City, sidejo de 20th Century Fox.

La ĉefa ĵurnalo en la areo estas Los Angeles Times. "La Opinión", la plej grava ĵurnalo en hispana el la urbo estas ankaŭ tiu de plej ampleksa cirkulado en Usono. Estas ankaŭ granda vario de regionaj ĵurnaloj kaj gazetoj kiel Los Angeles Daily News (kiu fokusas al Valo San Fernando), L.A. Weekly, Los Angeles City Beat, la gazeto Los Angeles, Los Angeles Business Journal, Los Angeles Daily Journal, The Hollywood Reporter kaj la gazeto Variety. Krom la revuoj kaj ĵurnaloj en angla kaj hispana, estas nombraj lokaj gazetoj por komunumoj de enmigrantoj en iliaj respektivaj lingvoj (por ekzemplo la korea, persa, rusa kaj japana).

Los-Anĝeleso havas grandan varion de lokaj televidaj kanaloj. La plej gravaj televidĉenoj estas KABC-TV 7 (ABC), KCBS 2 (CBS), KNBC-TV 4 (NBC), KTTV-TV 11 (Fox), KTLA-TV 5 (WB), KCOP-TV 13 (UPN), kaj KPXN-TV 30 (i). Estas ankaŭ nombraj kanaloj en hispana.

Famuloj redakti

 
Los-Anĝelesa metropola areo

Ĝemelurboj redakti

 
indikiloj al la partneraj urboj

Esperantistoj en Los-Anĝeleso redakti

En Esperanto aperis redakti

 
 Bele presita, 62-paĝa propaganda broŝuro pri Los Angeles — 26 belaj kliŝaĵoj ornamas tiun libreton kiu enhavas multnombrajn detalojn pri la vivcirkonstancoj en tiu rova "Eldorado". La broŝuro kaj ĉiaj pluaj detaloj estas senpage haveblaj ĉe la Komerca ĉambro de Los Angeles, kiu sendis tra Eŭropo la konatan esperantistan propagandiston S-on Parrish. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Bildoj redakti

Vasta panoramo de Los-Anĝeleso

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Annual Estimates of the Population of Metropolitan and Micropolitan Statistical Areas (CBSA) – United States Census Bureau
  2. City Populations – World City Population, Biggest Largest Cities in the World. Worldatlas.com. Alirita 2011-09-28.
  3. Population and Housing Occupancy Status: 2010 – United States – Metropolitan Statistical Area. U.S. Census Bureau. Alirita 28a de Septembro 2011.
  4. Les Christie. "The most ethnically diverse counties in the United States", CNN, 9a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 28a de Septembro 2011.
  5. The Top 10 Most Diverse Cities in America. cnbc.com. Arkivita el la originalo je 2014-06-27. Alirita 28a de Septembro, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-27. Alirita 2014-09-14.
  6. Banham, Reyner. (1973) Los Angeles: The Architecture of Four Ecologies. Pelican Books. ISBN 0140211780.
  7. Mulholland, Catherine. (2002) William Mulholland and the Rise of Los Angeles. University of California Press, p. 15. ISBN 978-0-520-23466-6.
  8. Kipen, David. (2011) Los Angeles in the 1930s: The WPA Guide to the City of Angels. University of California Press, p. 45–46. ISBN 978-0-520-26883-8.
  9. Population of the 100 Largest Urban Places: 1900. United States Census Bureau (15a de Junio 1998). Alirita 8a de Januaro 2015.
  10. The Los Angeles Aqueduct and the Owens and Mono Lakes (MONO Case). American University. Arkivita el la originalo je 9a de Januaro, 2015. Alirita 8a de Januaro, 2015. Arkivigite je 2015-01-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2021-05-14.
  11. Reisner, Marc. (1993) Cadillac desert: the American West and its disappearing water. Penguin, p. 86. ISBN 978-0-14-017824-1.
  12. Basiago, Andrew D. (7a de Februaro, 1988), Water For Los Angeles – Sam Nelson Interview, The Regents of the University of California, 11, http://texts.cdlib.org/view?docId=ft0v19n64m&doc.view=entire_text, retrieved 7a de Oktobro, 2013 
  13. Annexation and Detachment Map (PDF) (Map). City of Los Angeles Bureau of Engineering. Arkivita el la originalo (PDF) la 1an de Marto, 2017. Alirita la 1an de Marto, 2017.
  14. Creason, Glen. CityDig: L.A.'s 20th Century Land Grab. Los Angeles Magazine (26a de Septembro 2013). Alirita 10a de Oktobro 2013.
  15. Weiss, Marc A. (1987) The Rise of the Community Builders: The American Real Estate Industry and Urban Land Planning. Nov-Jorko: Columbia University Press, p. 80–86. ISBN 978-0-231-06505-4.
  16. Buntin, John. (6a de Aprilo 2010) L.A. Noir: The Struggle for the Soul of America's Most Seductive City. Random House Digital, Inc., p. 18. ISBN 978-0-307-35208-8.
  17. Young, William H.. (Marto 2007) The Great Depression in America: a cultural encyclopedia. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-33521-1.
  18. Population of the 100 Largest Urban Places: 1930. United States Census Bureau (15a de Junio 1998). Alirita 8a de Januaro 2015.
  19. Parker, Dana T. Building Victory: Aircraft Manufacturing in the Los Angeles Area in World War II, pp.5–8, 14, 26, 36, 50, 60, 78, 94, 108, 122, Cypress, CA, 2013. (ISBN 978-0-9897906-0-4).
  20. . Everything you didn't even know you wanted to know about celery (en-US) (2019-06-05). Alirita 2020-11-06.
  21. Bruegmann, Robert. (1a de Novembro 2006) Sprawl: A Compact History. University of Chicago Press, p. 133. ISBN 978-0-226-07691-1.
  22. Hafner, Katie. (1a de Aŭgusto, 1999) Where Wizards Stay Up Late: The Origins Of The Internet. Simon and Schuster. ISBN 978-0-684-87216-2.
  23. Woo, Elaine, "Rodney W. Rood, 88; Played Key Role in 1984 Olympics, Built Support for Metro Rail", 30a de Junio, 2004.
  24. (Summer 1992) “A Look at Olympic Costs”, Citius, Altius, Fortius 1 (1), p. 16–32. Alirita 1a de Oktobro, 2011..  Arkivigite je 2008-05-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-28. Alirita 2021-05-14.
  25. Rucker, Walter C.. (2007) “Los Angeles (California) Riots of 1992”, Encyclopedia of American race riots. Greenwood Publishing Group, p. 376–85. ISBN 978-0-313-33301-9.
  26. Wilson, Stan, "Riot anniversary tour surveys progress and economic challenges in Los Angeles", CNN, 25a de Aprilo 2012. Kontrolita 23a de Januaro 2015.
  27. Reich, Kenneth, "Study Raises Northridge Quake Death Toll to 72", 20a de Decembro, 1995, paĝo B1.
  28. "Rampart Scandal Timeline", PBS Frontline. Kontrolita 1a de Oktobro 2011.
  29. Orlov, Rick. "Secession drive changed San Fernando Valley, Los Angeles", 3a de Novembro, 2012.
  30. . Los Angeles will host 2028 Olympics (1a de Aŭgusto, 2017). Arkivita el la originalo je 31a de Julio, 2017.
  31. Cities Which Have Hosted Multiple Summer Olympic Games. Arkivita el la originalo je 15a de Decembro, 2016.
  32. "2010 Census U.S. Gazetteer Files – Places – California". United States Census Bureau. Alirita la 15an de Majo 2021.
  33. Elevations of the 50 Largest Cities (by population, 1980 Census). United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2a de Oktobro, 2011. Alirita 3a de Oktobro, 2011. Arkivigite je 2011-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-22. Alirita 2021-05-15.
  34. Mount Lukens Guide. Sierra Club Angeles Chapter. Alirita 3a de Oktobro 2011.
  35. Earthquake Facts (angle) (HTML). Earthquake Hazards Program. USGS. Alirita 2012-12-16. “(15) Each year the southern California area has about 10,000 earthquakes.”.
  36. Woolsey, Matt (25a de Aprilo0, 2008). "Best And Worst Cities For Commuters". Forbes. Alirita la 24an de Oktobro, 2011.
  37. Van Nuys Airport General Description. Los Angeles World Airports. Alirita 25a de Oktobro 2011.

Bibliografio redakti

  • Anonimo 1912 : Los Angeles, Kalifornio : La urbo kaj la graflando, unua esperanta eldono, Komerca Ĉambro, Los Angeles, Kalifornio, 63 paĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti